Cabildo de nación

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Cabildo de naciónCabildo africano estis religia-kultura unuiĝo de la afrikdevena loĝantaro en Latinameriko. Ĝi principe ne plenumis administrajn taskojn kiel la cabildos municipales, la urbaj administrejoj en Hispanujo kaj Latinameriko.[1]

Ekesto de la cabildos de nación[redakti | redakti fonton]

La unua cabildo de nación, kiu estas konata en Kubo, estis la Cabildo Changó, kiu estis fondata en la jaro 1568.[2] La sklavoj deportitaj al Latinameriko devenis de malsamaj regionoj de Afriko. En la cabildos de nación unuiĝis la sklavoj kaj liberigitoj de ambaŭ seksoj kun sama popola deveno. En kelkaj urboj de Latinameriko ekzistis pro la malsamaj devenoj cabildos de nación de malsamaj popoloj. Ekzemple en Kamagvejo ekzistis je la fino de la 19-a kaj je la komenco de la 20-a jarcento kvar cabildos de nación.[3] Je la cabildos de nación temis pri asocioj similaj al la religiaj fratrioj (hispane: cofradía) kiuj estas vaste disvastiĝintaj en Hispanujo kaj kiuj ĝuste en Latinameriko ne akceptis ne-blankulojn. Dum kiam la cofradías staris sub eklezia kontrolo, la cabildos de nación staris sub ŝtata kontrolo.

Aktivecoj de la cabildos[redakti | redakti fonton]

La membroj de la cabildos de nación rekontiĝis je la festotagoj, por festi tiujn ĉi laŭ la tradicioj de siaj originaj landoj. La plej multaj cabildos de nación posedis proprajn renkontodomojn, en kiuj plejofte ankaŭ troviĝis la kultejoj de la miksreligioj. La afrikanoj provis konformigi siajn diojn adoratajn en siaj hejmlando kun la katolika kredo. Tiel ekestis en la cabildos de nación kultejoj, en kiuj ili adoris la malnovajn afrikajn diojn en la enkorpigo de katolikaj sanktuloj. Tiuj ĉi religiaj-kooperativaj asocioj grave kontribuis al la konservado de diversaj kulturaj esprimformoj de nigrula religio, muziko, danco kaj societemo, gestaro, lingvo kaj arto. Precipe tamen ili tenis viva grandan parton de iliaj religiaj sistemoj.

Ĉe la pinto de la cabildos staras la reyes del cabildo. Oni ankaŭ uzis la esprimojn „capataz“ (mastro) kaj „capitán“ (kapitano). La elekto de la reyes del cabildo okazis plejofte la 6-an de januaro, do je epifanio. La elektitoj multkaze estis personoj, kiuj jam en siaj devenlandoj okupis elstaran pozicion. Ilia graveco kiel reyes del cabildo ili montris per konvenaj atributoj kiel uniformoj, kronoj, rapiroj kaj ordonbastono. Ene de cabildo la reyes ankaŭ plenumis politikajn kaj juĝistajn funkciojn kaj reprezentis la nigrulojn kontraŭ la blankulaj institucioj.[4] La reyes del cabildo administris la financajn rimedojn uzatajn por pagi la enterigojn de la mortintaj membroj, por aĉetliberigi maljunajn sklavojn, por akiri terpecojn kaj konstrui sur ili renkontejojn, por produktigi sanktulajn bildojn kaj figurojn kaj por aĉeti muzikinstrumentojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Michael Zeuske: Kuba 1492–1902. Leipziger Universitäts-Verlag, Lepsiko 1998, ISBN 3-931922-83-9, p. 472.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sarahí García Contreras: El Cabildo de nación - un viaje a nuestras raíces afrocubanas, eldoninto: Radio Rebelde 10-an de januaro 2009, vokita la 17-an de aŭgusto 2015
  2. Pablo Samuel Torres: Los cabildos negros en Cuba. Eldoninto: Enciclopedia de Puerto Rico22-an de decembro 2011, vokita la 17-an de aŭgusto 2015
  3. Consuelo A. Sánchez Viamontes, Maileny García Cuenca Los Cabildos Africanos en Camagüey desde el siglo XVII al XIX. Apuntes para su Estudio. Eldoninto: Portal de la Cultura de la Provincia de Camagüey, Cuba 7-a de aŭgusto 2014 vokita la 17-an de aŭgusto 2015
  4. Michael Zeuske: Kuba 1492–1902. Leipziger Universitäts-Verlag, Lepsiko 1998, ISBN 3-931922-83-9, p. 311.