Cabreros del Río

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cabreros del Río
LE-Cabreros del Río 04.JPG
Administrado
Poŝtkodo 24224 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 403  (2022) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 5° 32′ U (mapo)42.401111111111-5.5405555555556Koordinatoj: 42° 24′ N, 5° 32′ U (mapo) [+]
Alto 762 m [+]
Areo 24,77 km² (2 477 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Cabreros del Río
Situo de Cabreros del Río

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Cabreros del Río [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Cabreros del Río [kaBREros delRIo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco. Cabreros del Río estas komprenebla etimologie kiel Kapristoj de la rivero.

Komarkoj de la provinco Leono; Esla-Campos sudoriente, oranĝece.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cabreros del Río kaj Jabares de los Oteros, okupas totalan areon de 24,77 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 409 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 26 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas norde kun Ardón, Villavidel kaj Campo de Villavidel norde, Jabares de los Oteros oriente, Gigosos de los Oteros sudoriente, Benamariel sudokcidente kaj Villalobar kaj Benazolve okcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas atestiloj el antaŭromia epoko kaj en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]