Saltu al enhavo

Cacatua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cacatua
Cacatua galerita
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Familio: Cacatuidae, Kakatuedoj
Subfamilio: Cacatuinae
Genro: Cacatua
Vieillot, 1817
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Cacatua estas tipa genro de la veraj blankaj kakatuoj en la familio Cacatuidae, Kakatuedoj.

La kakatuoj troviĝas el Filipinoj, Indonezio, Papuo-Nov-Gvineo, kaj Salomonoj ĝis Aŭstralio.

Ili havas ĉefe blankan plumaron (en kelkaj specioj kun nuancoj rozkolorecaj aŭ flavaj), esprimiva kresto, kaj nigra (subgenro Cacatua) aŭ pala (subgenro Licmetis) beko.

Nuntempe, kelkaj specioj el tiu genro estas konsiderataj minacataj pro kombino de habitatoperdo kaj kaptado por la komerco de naturaj maskotoj, kaj la bluokula kakatuo estas konsiderata vundebla, la Moluka kakatuo, kaj la Blanka kakatuo estas konsiderataj endanĝerigitaj, kaj la Sangopuga kakatuo kaj la Sulfura kakatuo estas konsiderataj draste endanĝerigitaj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Kvankam la nomo Cacatua estis uzita en 1760 de la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson, li ne inkludis ĝin en sia tabelo de genroj kaj Brisson ne estas tial agnoskita kiel aŭtoritato fare de la International Commission on Zoological Nomenclature (ICZN).[1][2]

La genro Kakatoe estis enkondukita de Georges Cuvier en 1801, sed tiun nomo nuligis la ICZN kaj anstataŭe Louis Pierre Vieillot estis agnoskita kiel enkondukinto de la genro Cacatua en 1817.[2][3][4] Kiel tipa specio estis nomumita la Blanka kakatuo fare de Tommaso Salvadori en 1891.[5][6]

La nomo Cacatua devenas el la vortoj de Malaja lingvo nome Kakatuá kaj Kakak-tuá por la kakatuoj.[7]

La genro enhavas 13 speciojn.[8]

Subgenro Bildo Ordinara nomo Scienca nomo Distribuado
Cacatua - veraj blankaj kakatuoj Sulfura kakatuo, Cacatua sulphurea Orienta Timoro kaj insuloj Sulaveso kaj Malgrandaj Sundoj de Indonezio
Citronkresta kakatuo Cacatua citrinocristata Sumba en la Malgrandaj Sundoj de Indonezio
Peruka kakatuo Cacatua galerita Aŭstralio, kaj Nov-Gvineo plus kelkaj insuloj de Indonezio
Bluokula kakatuo Cacatua ophthalmica Nov-Britio en Papuo-Nov-Gvineo
Blanka kakatuo Cacatua alba Halmahera, Bacan, Ternate, Tidore, Kasiruta kaj Mandioli (Bakanoj) en Nordaj Molukoj, Indonezio
Salmokresta kakatuo Cacatua moluccensis Serama arkipelago en orienta Indonezio
Licmetis - koreloj Fajnbeka korelo Cacatua tenuirostris Aŭstralio
Fosanta korelo Cacatua pastinator Sudokcidenta Aŭstralio
Sanga korelo Cacatua sanguinea Aŭstralio kaj suda Nov-Gvineo
Tanimbara korelo Cacatua goffiniana Yamdena, Larat kaj Selaru, ĉiuj insuloj en la Tanimbaraj Insuloj de Indonezio
Korelo de Ducorps Cacatua ducorpsii Salomonaj insuloj
Sangopuga kakatuo Cacatua haematuropygia Filipinoj
Lophochroa - rozkoloraj kakatuoj Kakatuo de Leadbeater Cacatua leadbeateri Interna kaj okcidenta Aŭstralio

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1910) “Collation of Brisson's genera of birds with those of Linnaeus”, Bulletin of the American Museum of Natural History 28, p. 317–335. 
  2. 2,0 2,1 (1998) “Case 1647: Cacatua Vieillot, 1817 and Cacatuinae Gray, 1840 (Aves, Psittaciformes): proposed conservation”, Bulletin of Zoological Nomenclature 21, p. 159–164. doi:10.5962/bhl.part.175. 
  3. (2000) “Opinion 1949: Cacatua Vieillot, 1817 and Cacatuinae Gray, 1840 (Aves, Psittaciformes): conserved”, Bulletin of Zoological Nomenclature 57 (1), p. 66–67. 
  4. Vieillot, Louis Pierre. (1817) Nouveau dictionnaire d'histoire naturelle, appliquée aux arts, à l'agriculture, à l'économie rurale et domestique, à la médecine, etc. 17 (france). Paris: Deterville. doi:10.5962/bhl.title.20211.
  5. Salvadori, Tommaso. (1891) Catalogue of the Psittaci, or Parrots, in the collection of the British Museum, Catalogue of the Birds in the British Museum 20. London: British Museum, p. 115, 124.
  6. (2013) The Howard & Moore Complete Checklist of the Birds of the World, 4‑a eldono 1: Non-passerines, Eastbourne, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-0-8.
  7. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  8. Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 14.2. International Ornithologists' Union (August 2024). Alirita 3a de Septembro 2024 .
  • Juniper, T., & M. Parr (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. (ISBN 1-873403-40-2)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]