Saltu al enhavo

Cacatua (subgenro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cacatua
Cacatua galerita
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Familio: Cacatuidae, Kakatuedoj
Subfamilio: Cacatuinae
Genro: Cacatua
Vieillot, 1817
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Cacatua estas subgenro de la veraj blankaj kakatuoj (genro Cacatua). Ili troviĝas en arbaraj habitatoj el Wallacea orienten ĝis la Bismarkoj kaj suden ĝis Aŭstralio. Kun la escepto de la Sulfura kakatuo, ĉiuj estas relative grandaj kakatuoj kun totala longo de 45–55 cm. Ilia plumaro estas ĉefe blanka (kun nuancoj rozkolorecaj en la Salmokresta kakatuo), kaj la subflugilo kaj vosto havas flavecan nuancon. Ilia kresto estas esprimiva kaj brilkolora ĉe plimulto de specioj. Malkiel la membroj de la subgenro Licmetis, la membroj de la subgenro Cacatua havas nigran bekon.

La Peruka kakatuo estas relative disvastigita kaj povas eĉ esti vidata en ĉeurbaj vivmedioj en kelkaj partoj de sia teritorio, sed la ceteraj membroj de tiu subgenro ĉiuj havas relative malgrandan distribuado kaj estas konsiderataj minacataj fare de la IUCN pro kombino de habitatoperdo kaj kaptado por la merkato de naturaj birdoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Juniper, T., & M. Parr (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. ISBN 1-873403-40-2

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]