Corullón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cadafresnas)
Corullón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24514
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 849  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 6° 49′ U (mapo)42.578055555556-6.8191666666667Koordinatoj: 42° 35′ N, 6° 49′ U (mapo) [+]
Alto 523 m [+]
Areo 78,27 km² (7 827 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Corullón (Provinco Leono)
Corullón (Provinco Leono)
DEC
Corullón
Corullón
Situo de Corullón
Corullón (Hispanio)
Corullón (Hispanio)
DEC
Corullón
Corullón
Situo de Corullón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Corullón [+]
vdr

Corullón [koruLJON] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan.

Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Kastelo de Corullón.
Romanikaj kapiteloj de la preĝejo de Sankta Stefano de Corullón.
Preĝejo de Sankta Mikaelo de Corullón.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cadafresnas, Corullón, Dragonte, Hornija, Horta, Melezna, Viariz kaj Villagroy, okupas totalan areon de 83,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 862 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 4 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj apartigo en 1970 de Cabeza de Campo kiu aliĝis al Sobrado. Ĝi distas 140 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Trabadelo, Villafranca del Bierzo, Barjas, Oencia, Toral de los Vados kaj Sobrado.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado kun rilato al diversaj monaĥejoj. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (vitejoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo: preĝejoj, kastelo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]