Cadi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cadi estas la dekoka litero de pluraj ŝemidaj abĝadoj, inkludante la fenican Ṣādē 𐤑, hebrean Ṣādi(q) צ, aramean Ṣāḏē 𐡑, sirian Ṣādē ܨ, geezan Ṣädäy ጸ, kaj araban Ṣād ص. Ties plej malnova sona valoro estis verŝajne /sˤ/, kvankam ekzistas vario de prononcoj en diversaj modernaj ŝemidaj lingvoj kaj iliaj dialektoj.

En la kanaanaj lingvoj por kiu la litero kreiĝis, cadi reprezentas la kunfandiĝo de tri praŝemidaj "emfazaj konsonantoj." La araba lingvo, kiu konservis la fonemojn apartaj, enkondukis variantojn de ṣād kaj ṭāʾ por esprimi tiujn tri sonojn (vidu ḍād kaj ẓāʾ). En la aramea, ĉi tiuj emfazaj konsonantoj kunfandiĝis anstataŭe kun ain kaj tet, respektive, kaj tial la hebrea ereṣ ארץ (tero) estas araʿ ארע en la aramea.

La fenica litero pluderiviĝis en la grekan Sanon (Ϻ) kaj eble Sampion (Ϡ), kaj en la etruskan 𐌑 Ś. Ĝi eble inspiris la formon de la letero Ce en la glagolican kaj cirilan alfabetojn.

La responda letero de la ugarita alfabeto estas 𐎕 ṣade.

La litero estas nomita "cadek" en la jida, kaj modernaj hebrelingvanoj ofte donas al ĝi similan nomon.[1] Ĉi tiu nomo por la letero verŝajne devenis de rapida recitado de la alfabeto (t.e., "cadi, kof" → "cadik, kof"), influita de la hebrea/jida vorto cadik, kiu signifas "justulo"n.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Weinreich, Uriel. (1968) Modern English-Yiddish Yiddish-English Dictionary, p. 453. ISBN 07-0690380-3.
  2. מנין נובעת שאיפת האדם לבנים? (hebree). Alirita 5-an de decembro 2010.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tsade en la angla Vikipedio.