Cadi (hebrea alfabeto)
Aspekto



Cadi (aŭ Cade, teorie ankaŭ skribebla Tsadi aŭ Tsade, hebree צדי) estas la dekoka litero de la hebrea alfabeto, kies prononco en moderna hebrea lingvo preskaŭ precize kongruas kun la esperanta "c". Ĝia nombra valoro estas 90.
En komputiko, la unikoda signonumero komence aŭ meze de vorto estas U+05e6, kaj en la sistemo HTML, la Hiperteksta Marklingvo, ĝi skribiĝas «צ», do «צ». En kontrasto, fine de vorto ĝi estas U+05e5, kaj en la sistemo HTML, la Hiperteksta Marklingvo, ĝi skribiĝas «ץ», do «ץ».
Laŭ prononco, la litero identas al la esperanta litero "c". Foje ĝi skribiĝas per variaĵo צ' aŭ 'צ, kio prononceblas analoge al esperanta litero "ĉ".