Cai Jan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cai Jan
Ilustraĵo de Cai Wenji de Qing dinastia kolekto de poemoj de virinaj poetoj, 1772
Ilustraĵo de Cai Wenji de Qing dinastia kolekto de poemoj de virinaj poetoj, 1772
Persona informo
蔡琰
Naskiĝo ĉ. 177
en Qi County
Morto ĉ. 249
en Ĉinio
Tombo Lantian County vd
Etno hanoj vd
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Orienta Han-Dinastio • Cao Wei vd
Familio
Patro Cai Yong vd
Gefratoj Q76825195 vd
Edz(in)o Wei Zhongdao • Liu Bao • Dong Si vd
Profesio
Okupo poeto • komponistoverkisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cai JAN, ankaŭ konata kiel Cai Wenji (蔡文 姫), estis ĉina poetino kaj muzikisto, kiu vivis dum la lasta orienta Han-dinastio, en necerta dato inter la jaroj 177 kaj 249.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis filino de Cai Yong, prestiĝa akademiulo kaj poeto de la orienta Han-dinastio. Cai Wenji ĝuis feliĉan infanaĝon kaj ŝi studis legadon, verkadon, kaj muzikon kun sia patro. Ŝi estis establita kaligrafiisto de sia tempo, kaj ŝiaj verkoj ofte estis laŭdataj kune kun tiuj de ŝia patro. Jam antaŭ ŝia edziniĝo al Wei Zhongdao, je la aĝo 15, ŝi estis vaste konata pro sia kapablo verki poemojn, artikolojn kaj komponi muzikon. Baldaŭ, ŝi vidviniĝis sen havi infanojn.

Inter la 194-a kaj la 195-a jaroj Ĉinio eniris en periodon de kaoso, kamparaj ribeloj kaj milito inter tribestroj. Tiam la Hunoj, nomada popolo loĝanta norde de la antikva Ĉinio, invadis la landon serĉante riĉaĵojn kaj kaptitojn. Malgraŭ sia alta socia statuso Cai Wenji, kiel multaj aliaj, ne povis eviti esti kaptita kaj kondukata norden. Dum ŝia kaptiteco, ŝi estis devigata edziniĝi al estro de la huna tribo Xiongnu Liu Bao, de kiu ŝi naskis du filojn.

“Barbara estro pelis min fariĝi lia edzino kaj portis min tre malproksimen al la rando de la ĉielo", kantis ŝi en siaj “Dek ok kantoj de Nomada Fluto”, kie ŝi priskribis la vivon de milito, barbareco kaj doloro kiun ŝi eltenis. Tiuj ĉi versoj estis akompanataj de liuto kaj de la huna korno, ĉar dum la 12 jaroj da restado en la huna teritorio ŝi lernis ludi ties muzikajn instrumentojn.

En la jaro 207 la potenca militista gvidanto nomata Cao Cao, unuigis la nordan Ĉinion kaj regis la centran registaron de Han. Li estis unu el la studentoj de Cai Yong, la patro de Cai Wenji. Kiam li eksciis, ke Cai Wenji estis kaptita de la Hunoj, li sendis mesaĝiston al la ĉefa huna estro, kun oro kaj jado, por ŝia liberigo. Xiongnu Liu Bao, akceptis kaj liberigis Wenji, sed ŝi devis lasi siajn infanojn en la patra teritorio, kio estis korŝira sperto por ŝi.

Do, post 12 jaroj ŝi revenis al sia hejmurbo, Chenliu, kie ŝi trovis la domon de sia patro en ruinoj. Cao Cao aranĝis ke ŝi edziniĝu al Dong Si, armea oficiro, kiu ankaŭ havis vastajn sciojn pri literaturo, historio kaj muziko. La sekvan jaron, Dong Si estis kondamnita al morto pro krimo. Cai Wenji en profunda senespero, vizitis Cao Caon por petegi al li savi sian edzon. Kiam ŝi alvenis al la domo, Cao Cao havis gastojn al kiuj li anoncis: “La filino de Cai Yong atendas ekstere. Mi certas, ke ĉiuj aŭdis pri ŝiaj talentoj. Hodiaŭ, ni havos la honoron renkonti ŝin." Sed Wenji ne venis al festo; ŝi eniris, ekgenuiĝis, kaj elokvente sed treme esprimis al Cao la kialon de sia vizito. Tuŝita de ŝia pledo kaj de ŝia malfeliĉo, Cao ordonis nuligi la ekzekuton.

Eble estis en tiu ĉi sama renkontiĝo kun Cao Cao, ke ŝi aŭ li, menciis la vastegan kolekton da antikvaj, klasikaj libroj de la biblioteko de la patro de Wenji. Ŝi rakontis, ke ŝi heredis ĉirkaŭ 4 000 volumojn, tamen ili estis detruitaj pro la furoraĵoj de la milito. Ŝi aldonis: “Sed mi memoras la plenan enhavon de ĉirkaŭ 400 el ili". Surprizita kaj ravita de tia aserto, Cao disponigis paperon kaj inkon por ke ŝi notu ilin. Kiam poste oni reviziis la librojn verkitajn de ŝi, oni konstatis, ke ili estis ĝuste la samaj kiel tiuj de la originaloj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Krom ŝiaj pluvivaj poemoj, estis konata volumo de la Kolektaj Verkoj de Cai Wenji kiuj travivis la dinastion Sui, sed dum la dinastio Tang ili perdiĝis. Escepte de la fama “Dek ok Kantoj de Nomada Fluto” pri sia liberigo, Cai Wenji kreis du aliajn longajn poemojn, ambaŭ nomitaj "Poemo de Doloro kaj Kolero", pri siaj propraj spertoj, pri la kaoso de la lando tiutempe, kreante novan ĝenron de antikva ĉina poezio. Ili estas verkitaj en formo de kvin ideografiaĵoj.

Cai Wenji estas la unua ĉina poeto kies vivo kaj skribaĵoj estas dokumentitaj. En ŝiaj verkoj oni rimarkas la malglatan, krudan tonon, kiu paraleligas ŝian severan vivon. Ŝi fariĝis tre populara tra la jarcentoj, populareco kiu daŭras ĝis hodiaŭ. La rakontoj de Wenji spegulas ĉefe sentojn de malĝojo, kaj inspiris al postaj artistoj por prezenti ŝian vivon en pentraĵojn, teatraĵojn, videoludojn kaj dramojn, kiel la prezentadon de opero pri ŝiaj travivaĵoj en la tradicia Pekina opero. Eĉ krateroj en Venuso kaj Merkuro portas ŝian nomon.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 15 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Teksto[redakti | redakti fonton]

Jen eltiraĵo de la "Poemo de Malĝojo kaj Kolero" en kvin-karaktera formo (五言):

《悲憤詩》

Poemo de Malĝojo kaj Kolero

處所多霜雪,胡風春夏起。

Mia loĝejo estas ofte kovrita de frosto kaj neĝo, La fremdaj ventoj alportas denove printempon kaj someron;

翩翩吹我衣,蕭蕭入我耳。

Ili milde blovas en miaj roboj Kaj malvarme krias en mia orelo;

感時念父母,哀嘆無窮已。

Emocioj instigita, mi pensas de miaj gepatroj, Dum mi tiras longan suspiron de senfinaj malĝojoj.

有客從外來,聞之常歡喜。

Kie gasta vizito de malproksime, mi ofte farus ĝojon de ties novaĵoj;

迎問其消息,輒復非鄉里。

Mi perdis neniun tempon ĵetante entuziasmajn demandojn, Nur trovi ke la gastoj ne estis de mia hejma urbo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]