Caila
Caila [kajla] (hungare: Kajla, germane: Köllendorf) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Bistriţa. Administre ĝi apartenas al Şintereag.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 645 loĝantojn (rumanoj); en 1992 352.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua mencio skribe estas en 1332 kiel ekleziejo. Ĝi estis saksa servutulvilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Kajla apartenis al Hungario, (Beszterce-Naszód).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.