Cairns

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cairns, vido de la marbordo.
Cairns Pier
Hospitalo el aera vido el sudo.

Cairns (en angla |ˈ|k|ɛər|n|z, surloke laŭ australia fonologio [ˈkeːnz] aŭ ['kæ:nz]})[1] aŭ esperantigite Kernso[2] estas regiona urbo en plej Norda Kvinslando, Aŭstralio, fondita en 1876. La urbo ricevis nomon laŭ William Wellington Cairns, tiama Guberniestro de Kvinslando. Ĝi fondiĝis kiel servo al ministoj direkte al la orminejoj de la rivero Hodgkinson, sed suferis malpliiĝon kiam oni trovis pli facilan vojon el Port Douglas. Ĝi poste disvolviĝis kiel fervoja centro kaj havenurbo por eksporti sukerkanon, oron kaj aliajn metalojn, mineralojn kaj agrikulturajn produktojn el ĉirkaŭaj marbordaj areoj kaj el la regiono Atherton Tableland. Junie de 2012, la populacio estis proksimume 153,075.[3][4]

Cairns situantas ĉe 1,700 km el Brisbano, kaj ĉe ĉirkaŭ 2,700 km el Sidnejo per ŝoseo. Ĝi estas populara veturallogo por fremdaj turistoj pro sia tropika klimato. Ĝi utilas kiel elirejo por viziti la Grandan Barilrifon kaj la Nordan Kvinslandon.

Geografio

Historio

Ekonomio

Transporto

Notoj

  1. Macquarie Dictionary, Kvara Eldono (2005). Melbourne, The Macquarie Library Pty Ltd. ISBN 1-876429-14-3
  2. http://www.free-dictionary-translation.com/english-esperanto/start-entry-540.html
  3. 3218.0 – Regional Population Growth, Australia, 2009–10. Australian Bureau of Statistics (31a Marto 2011). Alirita 13a Aprilo 2011.
  4. Jenkin, Carenda, "Cairns' five-year growth soars", The Cairns Post, 1a Julio 2010. Kontrolita 11a Februaro 2011.