Calaceite

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calaceite
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44610
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 979  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 1′ N, 0° 11′ O (mapo)41.01581950.18941330000001Koordinatoj: 41° 1′ N, 0° 11′ O (mapo) [+]
Alto 511 m [+]
Areo 81,334655 km² ( 813 3.4 655 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Calaceite (Provinco Teruelo)
Calaceite (Provinco Teruelo)
DEC
Calaceite
Calaceite
Situo de Calaceite
Calaceite (Hispanio)
Calaceite (Hispanio)
DEC
Calaceite
Calaceite
Situo de Calaceite

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calaceite [+]
vdr

Calaceite [kalaZEJte] (Calaceit en kataluna) estas urbeto kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordo de la nordorienta komarko Matarraña, kies administracia ĉefurbo estas Valderrobres. Oni supozas, ke la loknomo Calaceite devenas de la araba قاعة زيد, kaala'a zajd (kastelo de Zajd), alude al medio de fortikaĵo kiu nomas la supran parton de la loĝloko. La ekzisto en Aragono de diversaj toponimoj kiuj inkludas la nomon Zajd (ekzemple en Vinaceite, Beceite, Zaidín, La Zaida, Binaced, ktp.), plus la distrikto -iklim- de Zaidún, sugestas setladon de ŝijaistoj de minoritato zajdi' en la distriktoj oriente de Zaragozo.​[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Portikaro de la placo.

Ĝi estas je 179 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 511 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la nordo de la komarko; ĝi komunikas laŭ la nacia ŝoseo N-420 kun Valdeltormo sudokcidente kaj kun apuda Caseres nordoriente, jam en la provinco Taragono; krome laŭla regiona ŝoseo A-1413 sude estas Cretas. La loko estas ĉe la Iberia Sistemo sur monteto kiu formas la akvodislimon inter la rivero Matarraña kaj Algars. Elstaras la montetoj Sankta Antonio, Sankta Kristoforo kaj de la Kastelo. La plej antikva kerno formiĝis ĉirkaŭ la iama kastelo, de kiu ne estas videblaj restaĵoj, kie oni konstruis iaman preĝejon de Sankta Petro, ŝajne sur la sama loko kie estis iama moskeo.

La loko apartenas al la nomita Aragona Strio, kaj en la municipo la loka parolmaniero estas inter la variaĵoj klasitaj kiel dialektoj de la kataluna. Krome, la tuta loĝantaro regas kaj povas uzi la kastilian.

Historio[redakti | redakti fonton]

Timiatero de Calaceite, trovita en 1903 en la nekropolo de Les Ferreres.

Aperis proksime rokpentraĵoj de la Surroka arto ĉe la Mediteranea Arko, kio indikas loĝadon jam de prahistoria epoko. Aperis ankaŭ restaĵoj de Bronzepoko kaj ĉefe de iberoj. La plej grava kuŝejo estas tiu de Sankta Antonio, 1 km sude de la urbo, elfosita de Juan Cabré kaj poste de Pere Bosch i Gimpera, inter la jaroj 1903 kaj 1919, kun Les Ombries, Els Castellans kaj Torre Cremada. Granda parto de la trovitaj materialoj estas en la Arkeologia Muzeo de Barcelono.[2]​ Ĝi estis loĝata el 5-a ĝis 3-a jarcento a.K. En la nekropolo de Les Ferreres oni trovis en 1903 faman timiateron (incenzujo) el bronzo tre arta kaj valora, kun ĉevala figuro, konservita en la Arkeologia Muzeo de Madrido. De la araba epoko aperis restaĵoj ĉe riverdigoj "azudoj" kun tiama araba vorto.

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento. En 1132 Alfonso la 1-a de Aragono konkeris Calaceite el la araboj, kiuj rekuperis ĝin ĝis rekonkeris ĝin Ramon Berenger la 4-a en 1149 kun helpo de Bernat de Cambrils, kiu tuj estis unua senjoro de la loko. La definitivan konkeron ŝajne faris Alfonso la 2-a inter 1168 kaj 1169. Heredis la senjorajn rajtojn de Bernat de Cambrils liaj filo kaj bofilo Rollan de Cambrils kaj Dalmau Cañelles. En 1209 la senjoroj de Cambrils revenigis siajn senjorajn rajtojn ĉe Calaceite al la reĝo Petro la 2-a, kiu redonis ilin al la episkopo de Tortosa (Krono de Aragono). En 1271 la Ordeno de Kalatravo akiris la dominon super Calaceite. La ordeno, cele al reloĝado, havigis favoran loĝrajtigilan ĉarton.

En 1442 Calaceite reapartenis al episkopo de Tortosa ĝis 1823. Meze de la 17-a jarcento, la loko suferis militojn, malsanojn kiel la pesto de 1625, sekegojn kaj altan mortindicon inter 1646 kaj 1649; krome je la insurekcio de Katalunio (1640), ĝi kiel Tortosa kontraŭis la franckatalunajn trupojn, kiuj rabadis kaj incendiis la loĝlokon, eĉ ŝtelis la horloĝon de la turo de la tiama templo, ĉio kio rezultis en malpliigo de la loĝantaro.

Urbodomo.

Fine de la jarcento, la loko ekrekuperiĝis: komerco de olivoleo prosperis, same kiel la ĉiujaraj foiroj; estis epoko de gravaj konstruoj, kiel tiu de la aktuala preĝejo kaj la kapeloj de la Dipatrino Pilar kaj de Sankta Antonio. Tiun epokon de prospero haltigis komence de la 18-a jarcento la Milito de Hispana Sukcedo. Calaceite kliniĝis tiam al la kataluna flanko de la ĉefduko Karolo kaj la fortoj de la estonta Filipo la 5-a detruis la lokon, mortigis multajn defendantojn kaj ruiniĝis denove la loko. La 18-a jarcento estis pli pozitiva kaj, komence de la 18-a jarcento la Milito de Hispana Sendependigo ne tro suferigis Calaceite, krom la fortaj pagoj kiujn oni devis doni kaj al francoj kaj al hispanoj. En 1823 Calaceite liberiĝis disde la dominado de la episkopo de Tortosa kaj eĉ iĝis ĉefurbo de jurisdikcia partio, kion tuj perdis favore al Valderrobres. Calaceite ja vivis intense la sekvojn de la Karlismaj militoj, same kiel en la cetero de la komarko, ĉar tie okazis gravaj bataloj.

Impona sonorilturo de la preĝejo de Asunción.

Dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) la anarkiistaj milicoj devenaj el Barcelono trafis siajn unuajn rezistojn kaj post la koncernaj bataloj la CNT organizis revolucian reĝimon laŭ sistemo de liberecana komunismo. Post la venko de frakistoj, okazis multaj reprezalioj kontraŭ maldekstruloj kaj forta elmigrado al ekzilo. En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj la elmigrado iĝis pli ekonomicela. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Calaceite kie oni malaltiĝis el 2 641 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 982 loĝantoj; do laŭlonge de la jarcento oni perdis pli ol 1 500 loĝantoj, multe pli ol la duono de la totalo.

Ekonomio kaj aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (olivarboj, vitejoj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (porkoj, ŝafoj kaj kaproj, sed ankaŭ kortobirdoj kaj kunikloj) kaj sekva nutrindustrio (olivoleo), krom pliaj malgrandaj industrioj. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj estas la trinava baroka preĝejo datita en 1695 kun impona sonorilturo, la urbodomo, placo kun portikaro, baseneto, gotika fontano, turo (nun privata loĝejo) kiel restaĵo de iama murego, pordeg-kapeloj, tri ermitejoj, Muzeo Juan Cabré kaj naturaj lokoj. Krome estas la diversaj arkeologiaj kuŝejoj de iberoj, kaj ĉefe tiu de San Antonio.

Kelkaj verkistoj loĝis en Calaceite, nome la ĉilia José Donoso kaj lia edzino, María del Pilar Serrano, inter 1971 kaj 1975, la same ĉilia Mauricio Wacquez kaj Francesc García-Cardona inter 1986 kaj 2000; ambaŭ mortis en la hospitalo de Alcañiz. Didier Coste setliĝis en 1970 kaj posedis dum tridek jaroj domon kiel ĉefa loĝejo inter 1971 kaj 1979 kaj inter 1981 kaj 1993. La poeto, traduktisto kaj profesoro Ángel Crespo pasigis longajn sezonojn en Calaceite, same kiel la itala ĵurnalisto Giorgio della Roca.​ Ankaŭ la argentina verkisto Alberto Cousté kaj la aŭstralia tradukologo Anthony Pym loĝis en Calaceite.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peña Gonzalvo, Javier (Januaro-junio 2015). «La torre de San Pablo de Zaragoza. ¿Torre mausoleo de los Tuchibíes?». Rolde. Revista de Cultura Aragonesa (152-153). ISSN 1133-6676.
  2. La institucionalización de la arqueología en Cataluña, Gracia Alonso, F. y Cortadella, J. en Deamos, M. kaj Beltrán Fortés, J. (eld.) Las instituciones en el origen y desarrollo de la arqueología en España, Spal Monografías, X, Universitato de Sevilo, 2007, p.318

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]