Calatañazor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calatañazor
Calatañazor. Soria. (49385153981).jpg
Administrado
Poŝtkodo 42193 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 49  (2021) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 42′ N, 2° 49′ U (mapo)41.699444444444-2.8175Koordinatoj: 41° 42′ N, 2° 49′ U (mapo) [+]
Alto 1 059 m [+]
Areo 64 km² (6 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Calatañazor
Situo de Calatañazor

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Calatañazor [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Calatañazor [kalatanjaZOR] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo, foje atribuita ankaŭ al Komarko de Sorio. La loknomo Calatañazor estas etimologie derivata el araba kun signifo Kastelo de AglojKastelo de Gvatoturoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco Sorio.
Loko de Calatañazor en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 64,82 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 49 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 450 loĝantojn el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 31 km de Sorio, provinca ĉefurbo kaj limas kun Cabrejas del Pinar, Abejar, Villaciervos, Blacos, Golmayo kaj Rioseco de Soria. La municipo enhavas la loĝlokojn Abioncillo de Calatañazor kaj Aldehuela de Calatañazor. Estas gravaj arbaroj de junipero.

Historio[redakti | redakti fonton]

Je 1 km de la nuna setlejo estis ŝajne urbo Voluce de arevakoj, kio ŝajne restis dum la romia epoko. Je la invado de la ĝermanaj popoloj, la loĝantaro ŝajne translokiĝis al la nuna monteto. De epoko de visigotoj ŝajne estas la homfomraj tomboj ĉe la kastelo.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Somere de 1002 Almanzoro (Al-Mansur, tio estas, «la venkinto»), generalo de la armeoj de la kordova kalifo Hiŝam la 2-a fakta estro de Al-Andalus, rabadis kiel ĉiujare la kristanajn areojn el Santiago de Compostela ĝis Barcelona. Laŭlegende ĉe Calatañazor okazis batalo kaj venko de kristanoj super araboj.

Panoramo de la kastelo.

Laŭlonge de la Mezepoko Calatañazor estis ligita al aliaj diversaj gravuloj de Kastilio kiel Alfonso la 10-a, Sanĉo la 4-a aŭ María de Padilla. Jam en la 17-a jarcento Calatañazor pasis el Padilla al la dukoj de Medinaceli, kaj post unu jarcento ĝi pasis al la markizo de Feria.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas popola arkitekturo, kastelo, preĝejo kaj ermitejo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]