Caldearenas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Caldearenas
loĝloko • municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22624
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 242  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 0° 30′ U (mapo)42.3968705-0.49872149999999Koordinatoj: 42° 24′ N, 0° 30′ U (mapo) [+]
Alto 650 m [+]
Areo 192,311949 km² (1 923 1.1 949 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Caldearenas (Provinco Ŭesko)
Caldearenas (Provinco Ŭesko)
DEC
Caldearenas
Caldearenas
Situo de Caldearenas
Caldearenas (Hispanio)
Caldearenas (Hispanio)
DEC
Caldearenas
Caldearenas
Situo de Caldearenas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caldearenas [+]
vdr

Caldearenas[1] [kaldeaREnas] (aragone Candarenas) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio​, en la sudokcidento de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Aquilué.
Preĝejo de Latre.

Ĝia municipa teritorio estas en la sudokcidento de la komarko Alto Gállego. Ĝia teritorio estas en la valo de la rivero Gállego, kiu ricevas tie alfluantojn (nome Matriz, Moros) el la ĉepireneaj montaroj, nome Sierra Alta (1317 m) norde, Sierra de Belarre (1454 m) oriente, Sierra de Javierre (1560 m) sude kaj Sierra de Santa Isabel (916 m) okcidente. La altitudo gamas inter 1540 m sude, en la Sierra de Javierre, kaj 570 m okcidente, borde de la rivero Gállego.

La municipa teritorio estas trapasata per la ŝoseoj Autovía Mudéjar (A-23) kaj N-330, inter km 596 kaj 603, kiuj trairas la montopasejon Monrepós (1282 m). Krome loka ŝoseo ebligas la komunikadon inter loĝlokoj kaj kun municipoj Jaca kaj Sabiñánigo.

La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Anzánigo, Aquilué, Estallo, Javierrelatre, Latre, San Vicente de Aquilué, Serué kaj Caldearenas, plus senhomejojn Artaso, Escusaguás kaj Sieso de Jaca.

Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara (protektita periferia zono) kaj de la Protektita Pejzaĝo de San Juan de la Peña y Monte Oroel.

La loĝloko Caldearenas mem (652 msm) estas je 44 km norde de Huesca borde de la rivero Gállego. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj.

Nordokcidente: Jaca Norde: Jaca Nordoriente: Sabiñánigo
Okcidente: Las Peñas de Riglos Oriente: Sabiñánigo
Sudokcidente: Las Peñas de Riglos Sude: Arguis Sudoriente: Nueno

Historio[redakti | redakti fonton]

Interno de la farunfabriko; ekstero en la foto de la tabelo.

Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc. Tiukadre en 1893 oni konstruis trajnstacion ĉe Caldearenas; ĉirkaŭe kreiĝis nova kerno. Tiukadre Caldearenas naskiĝis en la 1900-aj jaroj. La 1940-aj kaj 1950-aj jaroj estis la plej floraj pro la alveno amasa de aliregionaj laboristoj, ĉefe el Andaluzio, por la konstruado de la kanalo de Eléctricas Reunidas de Zaragoza (ERZ), por la generado de hidraŭlika energio. Poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico, ĝis alveni al nur ĉirkaŭ 10 loĝantoj (censitaj 42) en Caldearenas mem: pli en la submunicipoj.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Caldearenas suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj).

En la 1970-aj jaroj Caldearenas aligis la municipojn Aquilué kaj Javierrelatre, kaj tial iĝis propra municipo mem.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Caldearenas oni malaltiĝis ĝis nunaj 241 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, sed lastatempe la komarko turnis sin al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo kaj Jaca. Tiukadre Ĝi iomete iĝas rezideja loĝloko por semajnfinoj, senhoma dum la cetero de la jaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas jenaj:

Ruinoj de la preĝejo de Escusaguás.
  • Romanika ermitejo de la Virgulino de Izarbe, proksime de Anzánigo.
  • En Anzánigo, romanika ponto alireja al la loĝloko (ĉe hidroelektra centralo).
  • Valo de Aquilué, kun romanika preĝejo de Sankta Vincento, 12-a jarcento.
  • La romanika preĝejo de Javierrelatre, 12-a jarcento.
  • Muzeo de Religia Arto en Javierrelatre.
  • Pado de Izarbe (en Caldearenas).
  • Interpretejo pri Paŝtistoj (en Caldearenas).
  • Farunfabriko de Dolores (en Caldearenas), nune Interpretejo pri industria arkeologio, farunfabrikado, panproduktado kaj tritikkultivado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sendepende de la etimologio la loknomo povas esti komprenebla kiel "Kalko el sablo" aŭ "Sablokalko".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]