Callejón de Huaylas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cordillera Blanca vidata el la Cordillera Negra, inter ambaŭ oni povas supozi la Callejón de Huaylas.

La Callejón de Huaylas (Strataĉo Huajlas) aŭ Valo de Santa estas mallarĝa kaj longeta aluvia valo de la montaro Andoj (Departemento Ankaŝo, Peruo), formata de la trairado de la rivero Santa el ties origino en la lageto altanda Konokoĉa ĝis la Cañón del Pato. Tiu valo estas ĉirkaŭata de la Cordillera Negra okcidente kaj de la Cordillera Blanca oriente; tiu lasta estas la tropika montarĉeno plej alta de la planedo kun montopinto pli altaj ol la 6000 m de alto kovritaj el glacio kaj neĝo, dum la Cordillera Negra enhavas montarojn de ĝis 5100 m.s.m., kiuj karakteras ĉar ili ne estas neĝokovritaj, kvankam en la plej malvarmaj monatoj akumuliĝas en kelkaj pli altaj montopintoj grandaj kuŝejoj el hajlo kaj prujno kiuj havigas blankecan nuancon.

Tiu subregiono estas kunformata de la provincoj Huaraz, Huaylas, Yungay, Carhuaz kaj Recuay. Ties 366.081 loĝantoj kunformas 30 % el la regiona loĝantaro; la teritorio enhavas altitudan gamon el 1000 al 6768 msm.