Callwey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Callwey
Callwey

eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012
eldonejo • libroeldonejo vd
Dum 1884 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Fondita 1884 en Munkeno
Fondintoj Georg Dietrich Wilhelm Callwey vd
Sidejo nekonata valoro
Lando Germanio
Dungitoj 55 (en 2010)
Spezosumo 10 milionoj da € po jaro (en 2010)
TTT callwey.de
vdr

La eldonejo Callwey - germane Callwey Verlag - estas germanlingva libroeldonejo, kiu specialiĝis pri la temaro de arkitekturoj. Ĝi fondiĝis en 1884 kaj havas sian centran sidejon en Munkeno. Nacie la eldonejo konatiĝis kiam ĝi en 1894 transprenis duonon de la periodaĵo Der Kunstwart, tiutempe la plej grava germanlingva arte eduka burĝa ĵurnalo. La eldonistoj kaj la firmaa programo subtenis vivreformajn movadojn kiel nudismo, vegetaranismo ktp., kiuj celis kontraŭagi la laŭ ties anoj degenerigajn efikojn de la amasa industriigo tiuepoka. Aparte post la Dua Mondmilito la eldona agado pli kaj pli specialiĝis je la temaroj konstruado de novaj kaj restaŭrado de malnovaj domoj, planado de konstruaĵoj, ĝardenoj, tutaj loĝlokoj kaj pejzaĝoj.

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]