Calomarde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calomarde
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44126
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 73  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 22′ N, 1° 35′ U (mapo)40.373333333333-1.5752777777778Koordinatoj: 40° 22′ N, 1° 35′ U (mapo) [+]
Alto 1 312 m [+]
Areo 28,17666 km² (28 17. 666 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Calomarde (Provinco Teruelo)
Calomarde (Provinco Teruelo)
DEC
Calomarde
Calomarde
Situo de Calomarde
Calomarde (Hispanio)
Calomarde (Hispanio)
DEC
Calomarde
Calomarde
Situo de Calomarde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calomarde [+]
vdr

Calomarde [kaloMARde] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 50 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj kaj transmigra brutobredado de ŝafoj. Calomarde estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la regiono.

Calomarde estas sur tre montara areo, komunikebla laŭ la regiona ŝoseo A-1704 inter Royuela kaj Albarracín oriente kaj Frías de Albarracín okcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Calomarde kaj la ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Villar del Cobo en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.

Francisco Tadeo Calomarde, konservativa kaj absolutisma ministro de same konservativa kaj absolutisma Ferdinando la 7-a naskiĝis en samprovinca Villel, sed ne havis rilaton kun Calomarde mem, spite sian familinomon.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis ĝis nunaj 78 loĝantoj.

Altiraĵoj estas piedirado, cikloturismo, naturaj lokoj, kiel akvofalo Molino Viejo (Malnova Muelejo, konata ankaŭ kiel Cascada Batida), la ravino de Río Blanco (Blanka rivero), kiu etendiĝas ĝis Frías de Albarracín; kaj rivera fiŝkaptado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]