Calzada de Don Diego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calzada de Don Diego
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37448
Demografio
Loĝantaro 137  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 5° 54′ U (mapo)40.906111111111-5.9022222222222Koordinatoj: 40° 54′ N, 5° 54′ U (mapo) [+]
Alto 814 m [+]
Areo 44,09 km² (4 409 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Calzada de Don Diego (Provinco Salamanko)
Calzada de Don Diego (Provinco Salamanko)
DEC
Calzada de Don Diego
Calzada de Don Diego
Situo de Calzada de Don Diego
Calzada de Don Diego (Hispanio)
Calzada de Don Diego (Hispanio)
DEC
Calzada de Don Diego
Calzada de Don Diego
Situo de Calzada de Don Diego

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calzada de Don Diego [+]
vdr

Calzada de Don Diego estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Calzada de Don Diego estas tradukebla etimologie al Ŝoseo de Don Diego, tio estas aludo al iama senjoro de la loko. La ŝoseo aperas stiligita en la maldekstra duono de la blazono. La tradicia nomo de la romiaj vojoj estis "calzada" kaj tie estis la Iter ab Emerita Asturicam (vojo el Mérida ĝis Astorga), plej konata kiel Vía de la PlataRuta de la Plata.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Calzada de Don Diego, Carnero, El Tejado, El Vecino kaj La Estación, okupas totalan areon de 44,09 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 170 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 550 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Canillas de Abajo, Barbadillo, Galindo y Perahuy, Carrascal de Barregas, Robliza de Cojos, Matilla de los Caños del Río, Carrascal de Barregas (eksklavo). Ĝi distas 23 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]