Castrocalbón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Calzada de la Valdería)
Castrocalbón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24760
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 925  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 12′ N, 5° 59′ U (mapo)42.195833333333-5.9786111111111Koordinatoj: 42° 12′ N, 5° 59′ U (mapo) [+]
Alto 815 m [+]
Areo 88,3 km² (8 830 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castrocalbón (Provinco Leono)
Castrocalbón (Provinco Leono)
DEC
Castrocalbón
Castrocalbón
Situo de Castrocalbón
Castrocalbón (Hispanio)
Castrocalbón (Hispanio)
DEC
Castrocalbón
Castrocalbón
Situo de Castrocalbón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castrocalbón [+]
vdr

Castrocalbón [kastrokalBON] (Castrucarbón, en asturleona de La Valdería) estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de La Bañeza (Tero Banjeza), en la suda centro de la provinco. Castrocalbón estas areo kie estas parolata la leona lingvo.

Komarkoj de la provinco Leono; La Bañeza sude, centre, violkolora.
Ruino de la kastelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Calzada de la Valdería, Castrocalbón, Felechares de la Valdería kaj San Félix de la Valdería, okupas totalan areon de 88,30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 940 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 69 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas atestaĵoj de antaŭromia (eĉ el Paleolitiko) kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Alfonso la 7-a kreis la senjorlandon de Castrocalbón en 1152 kun propra foruo. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (terpomoj, beto, fazeoloj, cerealoj, maizo) kaj brutobredado, krom fungokolektado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]