Camaleño

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Camaleño
Vilaĝo Turieno kaj Picos de Europa.
Vilaĝo Turieno kaj Picos de Europa.

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Provinco Kantabrio
Poŝtkodo 39587 [+]
Retpaĝaro Retejo de Urbodomo
Demografio
Loĝantaro 1 000  (2013)
Loĝdenso 6,21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 9′ N, 4° 42′ U43.151944444444-4.6922222222222Koordinatoj: 43° 9′ N, 4° 42′ U
Alto 400 m [+]
Areo 161,1 km² (16 110 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Camaleño
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Camaleño [+]
v  d  r
Information icon.svg

Camaleño [kamaLEnjo] estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (Hispanio). Ĝi situas en la historia komarko Liébana, ĉe la montaro Picos de Europa. En ĝi estas la Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana, kristana prilgrimejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ties najbaraj municipoj estas: sude Vega de Liébana, oriente Potes, norde kaj oriente Cillorigo de Liébana, nordokcidente Cabrales (Asturio) kaj okcidente Posada de Valdelón kaj Boca de Huérgano en provinco Leono.

La municipo situas ene de la montaro Picos de Europa kaj tra ĝi fluas la rivero Deva.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefan ekonomian rolon ludas brutobredado kaj agrikulturo, sed ankaŭ kreskanta serva sektoro pro la granda nombro de vizitantoj de la Nacia Parko Picos de Europa. En la municipo estas la telfero de Fuente Dé, kiu veturigas vizitantojn 700 m superen al monta pinto.

En Camaleño oni produktas fromaĝon konatan kiel quesuco de Liébana (fromaĝeto el Liébana) kaj lokan drinkaĵon orujo, kiu estas brando el rekremento de teo kultivata en altaj montpasejoj de Picos de Europa.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En Camaleño estas la Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana, unu el la kvin sanktaj lokoj de Kristanismo kaj populara pilgrimejo. En ĝi estas la plej granda parto de la kruco de Jesuo laŭ la Romkatolika Eklezio.

Vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

La municipo ampleksas 33 vilaĝojn. Preskaŭ duono el ili havas malpli ol 20 loĝantoj. La municipa registaro estas en la samnoma vilaĝo Camaleño, ĉeborde de la rivero Deva, je alteco 380 super la marnivelo.