Camargo (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camargo
municipality of Cantabria

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Poŝtkodo 39609
Retpaĝaro Municipa retejo
Politiko
Urbestro Esther Bolado Somavilla (2015) (PSC-PSOE)
Demografio
Loĝantaro 31 334  (2013)
Loĝdenso 856,59 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 26′ N, 3° 51′ U (mapo)43.426666666667-3.8552777777778Koordinatoj: 43° 26′ N, 3° 51′ U (mapo)
Alto 35 m [+]
Areo 36,58 km² (3 658 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Camargo (Kantabrio)
Camargo (Kantabrio)
DEC
Camargo
Camargo
Situo de Camargo
Camargo (Hispanio)
Camargo (Hispanio)
DEC
Camargo
Camargo
Situo de Camargo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Camargo (Cantabria) [+]
vdr


Camargo [kaMARgo] estas marborda municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi situas apud la komunuma ĉefurbo Santandero, en la Golfo de Santandero.

Situo[redakti | redakti fonton]

Camargo situas ĉe la Golfo de Santandero kaj ĝi estas grava trapasejo cele al la kantabra ĉefurbo Santandero. Camargo najbaras al Santandero kaj Santa Cruz de Bezana (norde), Piélagos (okcidente kaj sude), Villaescusa (sude) kaj El Astillero (oriente).

Loknomo[redakti | redakti fonton]

La loknomo Camargo devenas de latina Cabarcus, kiu estis nomo ano de la pra-kantabra tribo kabarkoj (Cabarci), laŭ mencio de romia verkisto Plinio la Maljuna en la 1-a jarcento. Kromnomo de la municipo estas Real Valle de Camargo, t.e. Reĝa Valo de Camargo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Etnografia Muzeo de Kantabrio, en Muriedas.

La plej malnovaj arkeologiaj restaĵoj atestas, ke homoj vivas en Camargo almenaŭ ekde la Frua Paleolitiko, tio estas antaŭ pli ol 80 000 jaroj.

En la municipo ekzistas pluraj arkeologiaj lokoj, inter kiuj plej elstaras la kaverno El Pendo, kun prahomaj pentraĵoj, kiu estas Monda heredaĵo de Unesko kun ankoraŭ aliaj 17 kavernoj en la nordo de Iberio.

En Mezepoko, la municipo estis unu el la naŭ valoj, kiuj konsistigis la Provincon de la Naŭ Valoj en 1581.

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, la franca armeo konstruis fortikaĵon en la municipo por malhelpi la avancon de la hispana armeo al la ĉefurbo Santandero.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Flughaveno de Santandero, en Maliaño.
La Palaco de la Markizo de Villapuente estas la sidejo de la municipa registaro.

Nun malkreskanta industrio estis ĉefrola en la disvolvo de la municipa ekonomio kaj loĝantaro, sed nun pli kaj pli graviĝas la serva sektoro. Allogite de pli malmultekostaj loĝejoj, multaj homoj transloĝiĝis el Santandero al Camargo kaj aliaj najbaraj municipoj.

Konstruite sur ŝtopita kaj sekigita marĉaro, la flughaveno de Santandero situas ene de la municipa limo. Granda parto de la haveno de Santandero situas ankaŭ en la municipo.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la rapidega plinombriĝo de loĝantoj kaj la plua konstruado de novaj loĝejoj en la municipo ekde la dua duono de la 20-a jarcento, la municipo ankoraŭ konservas kelkajn naturvalorajn areojn, plej elstare marĉojn, abundajn en la Golfo de Santandero. La kaverno El Pendo, kun prahoma arto, estas ankaŭ tre valora.

Lokoj[redakti | redakti fonton]

La nombro de loĝantoj estas daŭre kreskanta. Motivoj estas industria aktiveco en la municipo kaj pli malmultekostaj loĝejoj, kompare al apuda ĉefurbo Santandero. Jen listo de loĝataj lokoj en la municipo:

  • Cacicedo
  • Camargo (kvartalo)
  • Escobedo de Camargo
  • Herrera (kvartalo)
  • Igollo
  • Maliaño
  • Muriedas (sidejo de la municipa registaro)
  • Revilla

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]