Camilla de Britio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camilla Parker Bowles

Camilla Parker Bowles (nask. kiel Camilla Rosemary Shand la 17-an de julio en 1947 en Londono) estas multjara amikino, amatino de brita kronprinco Princo Karlo.

Vivo

Ŝi konatiĝis kun Karlo onidire en derbio, kiam ŝi estis dirante „Mia praavino estis amatino de via praavo”. (Onidire ŝi plenumis seksajn dezirojn de Karlo, kiujn Diana rifuzis.) Post 1972 si enamiĝis al kavaleria-oficiro Andrew Parker Bowles, kun kiu ŝi geedziĝis en 1973. Post kiam Karlo konfesis en 1994 publike la adulton, ŝi divorciĝis en 1995. Ŝi havas du infanojn: Thomas, kiu naskiĝis en 1975 (kaj kies baptopatro estas Karlo) kaj Laura (* 1979).

Ŝi geedziĝis kun Princo Karlo la 9-an de aprilo en 2005, post unutaga prokrasto de la ceremonio pro la entombigo de la Papo. Je tiu okazaĵo, ŝi akiris la titolojn de Karlo krom la titolo "Duchess of Cornwall". Okaze de surtroniĝo de Karlo, ŝi ricevos la novkreitan titolon de HRH The Princess Consort (Ŝia Reĝa Moŝto, La Princina Edzino), analoge al la princa edzo.

Ŝi ŝatas la provincan vivon kiel Karlo.