Camilla de Britio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camilla de Britio
Consort of the United Kingdom
CHOGM Commonwealth Big Lunch on April 17, 2018 - 007 (cropped).jpg
Coat of arms of Camilla Shand, Queen consort.svg
Persona informo
Camilla, Queen consort of the United Kingdom
Naskonomo Camilla Rosemary Shand
Naskiĝo 17-an de julio 1947 (1947-07-17) (75-jara)
en King's College Hospital
Religio Eklezio de Anglio [#]
Etno Angloj [#]
Lingvoj anglafranca [#]
Loĝloko Plumpton • Bolehyde Manor • Middlewick House • Clarence House [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater Queen's Gate School • Instituto en Parizo de la Universitato de Londono [#]
Subskribo Camilla de Britio
Familio
Dinastio Dinastio Windsor [#]
Patro Bruce Shand [#]
Patrino Rosalind Cubitt [#]
Gefratoj Mark Shand • Annabel Elliot [#]
Edz(in)o Karlo la 3-a • Andrew Parker Bowles [#]
Infanoj Tom Parker Bowles • Laura Lopes [#]
Parencoj William Mountbatten-WindsorHenry Mountbatten-Windsor [#]
Profesio
Okupo aktivulo • filantropo • aristokrato • sekretario [#]
Aktiva en Clarence House [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Camilla Parker Bowles

Camilla (denaske Camilla Rosemary SHAND, en unua geedzeco Camilla PARKER BOWLES; naskiĝis la 17-an de julio 1947 en Londono) estas la dua edzino de reĝo Karlo la 3-a de Britio kaj per tio reĝino (pergeedza reĝino, ne reganta reĝino) de Britio kaj aliaj landoj de la Komunumo de Nacioj. Ŝi havas la titolon angle Her Majesty The Queen Consort, "Ŝia Moŝto la Reĝino Edzino".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi konatiĝis kun Karlo onidire en derbio, kiam ŝi diris „Mia praavino estis amatino de via praavo”. (Onidire ŝi plenumis seksajn dezirojn de Karlo, kiujn Diana rifuzis.) Post 1972 si enamiĝis al kavaleria oficiro Andrew Parker Bowles, kun kiu ŝi geedziĝis en 1973. Post kiam Karlo konfesis en 1994 publike la adulton, ŝi divorciĝis en 1995. Ŝi havas du infanojn: Thomas, kiu naskiĝis en 1975 (kaj kies baptopatro estas Karlo) kaj Laura (* 1979).

Ŝi geedziĝis kun Princo Karlo la 9-an de aprilo en 2005, post unutaga prokrasto de la ceremonio pro la entombigo de la Papo.

Ŝi ŝatas la provincan vivon kiel Karlo.