Camillo Olivetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Camillo OLIVETTI)
Camillo Olivetti
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1868 (1868-08-13)
en Ivrea
Morto 4-an de decembro 1943 (1943-12-04) (75-jaraĝa)
en Biella
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Politekniko de Torino
Familio
Infanoj Adriano Olivetti • Massimo Olivetti • Dino Olivetti • Silvia Olivetti Marxer
Okupo
Okupo inĝeniero • entreprenisto • politikisto
vdr
Camillo Olivetti en la 1930-aj jaroj
Monumento en Ivrea

Camillo OLIVETTI naskiĝis en Ivrea (Italio) je la 13-a de aŭgusto 1868. Li trapasis la Politeknikan lernejon de Torino, kie li studis sub Galileo Ferraris. Eklektika kaj originala personeco, post diplomiĝo en tekniko Olivetti trapasis iom da tempo en Londono, kie li gajnis sperton kiel fabrika laboristo. Li aliĝis al la socialista partio kaj evoluigis fervoran intereson pri federalismo, loka aŭtonomio kaj demokrata instituta reformo.

En 1893 li akompanis Galileon Ferraris al la kongreso pri elektrotekniko en Ĉikago. Li sekvis kursojn pri fiziko je Universitato Stanford kaj fariĝis profesora asistanto pri elektrotekniko. Kiam li revenis al Ivrea, li fondis la kompanion C.G.S. (Centimetro, Gramo, Sekundo), fabrikanton de elektraj mezuraj aparatoj, kiu sekve translokiĝis al Milano.

Olivetti revenis en Ivrea en 1907, kie, je la 29-a de oktobro 1908, li fondis la kompanion "Ing. C. Olivetti & C" por fabriki tajpilojn, kiuj estis konstruitaj entute en Italio. La produktadon faris grupo de dudek homoj trejnitaj de Camillio Olivetti mem dum kursoj en lia propra hejmo, la "Convento", kiu situis apud la fabriko.

Dum la Unua mondmilito, la kompanio Olivetti grandskale konvertiĝis al milita produktado: artileriaj fuzeoj kaj magnetoelektra aviadila ekipaĵo. La produktado de tajpiloj rekomenciĝis per la modelo M20. En 1922 Camillo Olivetti starigis gisejon kaj en 1926 la kompanion OMO (Officina Meccanica Olivetti) por la produktado de iloj por maŝinoj, elpensitaj de Olivetti mem. La unua produkto estis "sentema borilo", poste sekvis freziloj, akrigiloj kaj aliaj specialaj iloj por la produktado de tajpilaj partoj.

Kun sia filo Adriano, kiu revenis de studperiodo en Usono, Olivetti reorganizis la produktan funkciadon de la fabriko kaj plifortigis la vendan reton per la formado de branĉoj kaj filioj en kaj ekster Italio. En 1929, kompanio Olivetti malfermis la unuan transmaran filion, en Barcelono (Hispanio). La sukceso de ĝia kreskostrategio ebligis ĝin rezisti la Depresion, post la krizo en 1929, sen maldungoj.

Dum la 1930-aj jaroj Camillo Olivetti iom post iom donis pli grandan gvidan respondecon al Adriano, sed li restis grava persono en la intensa formplanada kaj produktada laboro, kun projektoj por novaj tajpiloj, la unua kontormeblaro – la serio Synthesis (Sintezo) – la unuaj teletajpiloj kaj la unuaj adiciaj maŝinoj.

En 1938 Camillo Olivetti rezignis kiel kompania prezidanto je la favoro de sia filo Adriano, sed li kontinuis sekvi la produktadon, vendadon kaj administradon, donante specialan atenton al la plibonigo de la socialaj servoj al la dungitoj.

Dum la Dua mondmilito Olivetti verkis kaj publikigis sekretan pamfleton proponante radikalajn socialajn, financajn kaj industriajn reformojn. Post la armistico je la 8-a de septembro 1943 li devis forlasi Ivrea-n kaj kaŝi sin en la ĉirkaŭaĵo de Biella.

Li mortis en hospitalo en la urbo Biella je la 4-a de decembro 1943.

La unua fabriko Mattoni Rossi
Tajpilo Olivetti M40 (1930), elpensita de Camillo Olivetti kun Gino Levi Martinoli (Museo nazionale della scienza e della tecnologia Leonardo da Vinci de Milano).
La unua Olivetti tajpilfabriko (konstruita en 1908)