Camillo de Lellis
| Sankta | ||
| Camillo de Lellis | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 25-an de majo 1550 en Bucchianico, | |
| Morto | 14-an de julio 1614 (64-jaraĝa) en Romo | |
| Religio | katolika eklezio vd | |
| Profesio | ||
| Okupo | katolika sacerdoto pastro flegisto fondinto de katolika religia komunumo | |
| Laborkampo | pastora zorgado | |
| Sanktulo | ||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Camillo de Lellis (naskiĝinta la 25-an de majo 1550 en Bucchianico, mortinta la 14-an de julio 1614 en Romo) estis itala fondinto kaj sanktulo de la romkatolika Eklezio. Li estas patrono de malsanaj homoj, malsanulejoj kaj prizorgantoj de malsanoj.
Camillo devenis el nobela kaj arme-ŝatanta familio en Abruco. Post nestabila juneco kaj servo kiel soldato li alvenis al Romo, kie li unue laboris en la Jakoba malsanulejo por nesanigeblaj uloj kun la volo esti mem ankaŭ prizorgata. Markite per propraj spertoj pri malsanoj, li disvolvis novan komprenon pri kompatinda, persona kaj digna prizorgado de malsanuloj, precipe de malriĉuloj kaj mortontanaj.
El lia agado estiĝis en 1582 pia komunumo, kiu en 1586 estis pape agnoskita kaj fine nomiĝis Kamilanoj. Karakterize por ĉi ordeno estas la ruĝa kruco sur nigra vesto kiel signo de engaĝiĝo por malsanaj homoj eĉ en danĝeraj situacioj (ekz. dum epidemioj aŭ sur batalkampoj). La ordeno disvastiĝis rapide en Italujo kaj pli fore, kaj ĝi aktivas ĝis hodiaŭ en prizorgado kaj hospicoj.
Camillo mortis en 1614 en Romo kun la reputacio esti sanktulo. En 1746 li estis sanktigita de papo Benedikto la 14-a. En 1886 Leono la 13-a deklaris lin, kune kun Johano de Dio, protektpatrono de malsanaj homoj kaj malsanulejoj. Lia memortago en la liturgia kalendaro de la katolika eklezio estas la 14-a de julio.

