Kampamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Campamento (Latina))
Kampamento
administra kvartalo de Madrido
Administrado
Demografio
Loĝantaro 19 153  (2018) [+]
Loĝdenso 2 091 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 23′ N, 3° 47′ U (mapo)40.3875-3.78194444Koordinatoj: 40° 23′ N, 3° 47′ U (mapo) [+]
Areo 9,157875 km² (91 5.7 875 ha) [+]
Kampamento (Madrido)
Kampamento (Madrido)
DEC
Kampamento
Kampamento
Situo de Kampamento

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campamento neighborhood, Madrid [+]
vdr

Kampamento, aŭ en hispana Campamento signife Kampadejo, estas la nomo de unu el la kvartaloj de la distrikto Latina (Madrido, Hispanio). La nomo de la kvartalo rilatas al militistaj kazernoj ekzistintaj en la kvartalo, nune neuzataj kaj urbanizotaj (Operación Campamento[1]).

La kvartalo estas urbanizita je malpli ol 50%,[2] kaj ties subkvartaloj etendiĝas linie ĉe la maldekstra bordo de la Aŭtoŝoseo de Ekstremaduro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tiu kvartalo limas kun la kvartaloj Aluĉo, La Agloj kaj Kvar Ventoj sudoriente, separataj el tiu de la Promenejo Ekstremaduro (A-5). Okcidente limas kun la municipa teritorio de Alkorkono kaj norde kun la municipa teritorio de Pozuelo de Alarcón kaj la distrikto Monkloo-Aravako.

Estas dividita en subkvartaloj kiaj Dehesa del Príncipe, kolonio Gran Capitán aŭ, la subkvartalo kiu kreskis inter la A-5 kaj la ŝoseo al Boadilla del Monte, la plej antikva areo de la zono.

Fluas tra la kvartalo la rojo Meaques, alfluanto de la rivero Manzanares, kiu post trapasi la kvartalon fluas tra la Kampardomo.

Notoj[redakti | redakti fonton]