Campeche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Campeche sur mapo de Meksiko
Mapo de Campeche (1910-aj jaroj)
Blazono de Campeche

Campeche [kamPEĉe], esperantigite Kampeĉo, estas federacia subŝtato de Meksiko. Geografie ĝi formas la bazon de la duoninsulo Jukatano.

Ĝi havas areon de 57 000 km² kaj loĝantaron de ĉ. 690 000, el kiuj pli ol 100 000 estas indiĝenoj. Ĝia ĉefurbo estas Ciudad de Campeche (Kampeĉe-urbo), kiu havas pli ol 200 000 logantojn. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-CAM". En Campeche ekzistas 11 komunumoj (Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Campeche):

La nomo de la provinco laŭdire ekestis, kiam en 1517 eŭropaj konkerantoj gvidataj de Francisco Hernández de Córdoba alvenis kaj, demandante pri la nomo de la loko, ricevis la respondon "A Kim Peĉ".

Ĝis la 7-a de aŭgusto 1857 Campeche estis parto de Jukatanio.

Vidu ankaŭ