Campiña del Henares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Campiña del Henares
komarko de Hispanio [+]

LandoHispanio



vdr
Pejzaĝo de la Campiña del Henares ĉe Malaguilla kun Alkario, pli alte, fone.

La Campiña del Henares, aŭ simple La Campiña [kamPInja] (en Esperanto kamparo), estas komarko de Hispanio en la oriento de la Madrida regiono kaj la okcidento de la provinco Guadalajara, kiu havas kiel limojn la maldekstran bordon de la rivero Jarama kaj la dekstran bordon de la rivero Henares. Ĝi aperas foje nomita kiel Campiña entre el Henares y el Jarama (inter H kaj J).

Topografio[redakti | redakti fonton]

La Campiña del Henares en la provinco Guadalajara (verde).
La Campiña del Henares en la Comunidad de Madrid (blue).

Ĝi havas kiel ĉefajn trajtojn esti zono de mallarĝaj riveraj terasoj kun tereno milde ondeca kaj riĉaj grundoj en kiuj tradicie oni praktikis hegemonie la sekan agrikulturon, ĉefe de cerealoj, escepte ĉe kelkaj valoj kie pluas malabunde la irigacio, en averaĝa alteco de ĉirkaŭ 650 msm.

La industriigo de Madrido kaj la paso sude de la komarko de la radia aŭtoŝoseo N-II (nuntempe A-2) kaj de la fervojo Madrido - Barcelono okazigis meze de la 20a jarcento la alvenon kaj etendon de la industrio al la nomita Koridoro de Henares kiu konvertiĝis en la ĉefa ekonomia motoro de la komarko.

La ĉefaj kernoj de loĝantaro estas Alcalá de Henares, Torrejón de Ardoz, Guadalajara kaj Azuqueca de Henares, nome urboj tre industriigitaj kaj bone proviziitaj de servoj. En ties valoj setlas aliaj urboj kiuj estas en ampleksa etendo kiuj kreskiĝas kiel dormurboj de Madrido, ĉu pro la plej malfrua industriigo, elstare Ajalvir, Algete, Camarma de Esteruelas, Cobeña, Daganzo de Arriba, Fuente el Saz de JaramaTalamanca de Jarama, en la flanko de Madrido, kie la kresko alvenis antaŭe, kaj Alovera, Yunquera de Henares, Marchamalo, Cabanillas del Campo, El Casar, Humanes, Torrejón del Rey, Galápagos, UcedaVillanueva de la Torre, en la flanko de Guadalajara, kie ekkreskiĝis la loĝantaro ĉefe fine de la 1990-aj jaroj.[1][2][3][4]

Ĝi dividiĝas en du partoj, kiuj siavice nomiĝas foje ankaŭ komarkoj, dividitaj per la limo inter la Madrida Regiono okcidente kaj Kastilio-Manĉo oriente:

La hispanlingva termino "vega" (valo) ne estas strikte sinonimo de "campiña" (kamparo). Tamen ankaŭ la nomo Vega del Henares havas institucian uzadon,[5] kaj estas uzata en studoj pri faŭno.[6][7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herrera Casado A. Ruta 10 - La Campiña del Henares. Colección Tierra de Guadalajara, 25: Guadalajara entera. 10 rutas para conocerla.. Arkivita el la originalo je 2017-11-08. Alirita 2017-11-08.
  2. Geografía física de Guadalajara, en pntic.es Arkivigite je 2017-11-28 per la retarkivo Wayback Machine diras jene: "Encabeza Guadalajara una comarca natural muy amplia (la Campiña del Henares en el territorio comprendido dentro de su demarcación provincial, y la Alcarria en su gran mayoría)."]
  3. Gómez Mendoza J. Agricultura y expansión urbana. La campiña del Bajo Henares en la aglomeración de Madrid. Madrid: Alianza; 1977.
  4. Gómez Mendoza J. Las relaciones campo-ciudad en la provincia de Madrid. Anales de Geografía de la Universidad Complutense. 1984;(4):149-65.
  5. La mancomunidad de servicios municipales Vega de Henares.. Arkivita el la originalo je 2017-11-08. Alirita 2017-11-08.
  6. Roberto Mangas Morales. Vertebrados. En: Guías de fauna de la vega del Henares y de la Campiña. Guadalajara. 2006. ISBN 978-84-96236-86-8
  7. Roberto Mangas Morales. Aves. Guadalajara. 2005. ISBN 9788496236509

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]