Campillo de Aragón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Campillo de Aragón

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50214 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 127  (2022) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 1° 51′ U (mapo)41.1265661-1.8431168Koordinatoj: 41° 8′ N, 1° 51′ U (mapo) [+]
Alto 1 054 m [+]
Areo 36,858839 km² ( 368 5.8 839 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Campillo de Aragón (Provinco Zaragozo)
Campillo de Aragón (Provinco Zaragozo)
DEC
Campillo de Aragón
Campillo de Aragón
Situo de Campillo de Aragón
Campillo de Aragón (Hispanio)
Campillo de Aragón (Hispanio)
DEC
Campillo de Aragón
Campillo de Aragón
Situo de Campillo de Aragón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campillo de Aragón [+]
vdr

Campillo de Aragón [kamPIljo dearaGON] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Campillo de Aragón estas etimologie komprenebla kiel Kampeto de Aragono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mudeĥara sonorilturo de la ermitejo de Sankta Lucía. Ĝi aperas simbole en la municipa blazono.

Campillo de Aragón estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas sude de Jaraba kaj de Ibdes. La municipa teritorio limas ankaŭ kun Monterde kaj Cimballa (okcidente).

La loĝloko Campillo de Aragón mem estas je 124 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 1 054 msm en la Iberia Sistemo, en la baseno de la rivero Piedra, ĉe la limo kun la provinco Gvadalaĥaro. Ĝi estas inter Jaraba norde kaj Milmarcos kaj Fuentelsaz sude jam en la provinco Gvadalaĥaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento fare de Alfonso la 1-a, kiu lasis la areon al la templanoj. Poste ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano. La domaro disvolviĝis ĉirkaŭ la kastelo kiu utilis kiel defendejo kontraŭ atakoj kaj de sudaj araboj kaj de okcidentaj kastilianoj. Kiam la kastelo perdis sian utilon, ĝi ruiniĝis, kaj poste sur tiu sama loko oni konstruis la preĝejon. Historie la loko vivtenis sin per lankomercado kaj brutobredado de ĉevaloj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Campillo de Aragón kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 132 loĝantoj. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, Daroko, Calatayud kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj ruinaj restaĵoj de la kastelo, la ermitejo de Sankta Lucía ktp. Estas interesaj naturaj lokoj ĉefe en la montaroj kaj ĉe la rivero Piedra. Je ĉirkaŭ 10 km estas la Monaĥejo de Piedra.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]