Campo Grande

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbo Campo Grande
MontagemCampoGrande.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Datreveno 21-a de junio
Fondiĝo 1872
Nomo de la loĝanto campo-grandense
Moto "Poder, Prosperidade e Altruísmo"
Urbestr(in)o Adriane Lopes (Patriota) ĝis 2024
Situo
Situo de Campo Grande
Subŝtato Suda Mato-Groso
Mezoregiono Centro Norte de Mato Grosso do Sul
Mikroregiono Campo Grande
Najbaraj urboj Ne disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo 8.096,05 km²
Loĝantaro 910.000 loĝ. 2021 [1]
Loĝdenso 113,2 loĝ./km²
Alteco 592 metroj
Klimato tropika
Horzono UTC-4
Sociaj indikiloj
IHD 0,814 2000 [2]
MEP R$ 7.839.567.000 (37) - 2006 [3]
MEP per capita R$ 10.244,00 2006 [3]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr


Campo Grande (Granda Kampo) estas la ĉefurbo de la brazila subŝtato Suda Mato-Groso. Ĝi havis 749 768 loĝantojn (en 2005) kaj situas 532 metrojn super marnivelo.

Koordinatoj: 20° 28′ S 54° 37′ U / 20.467 °S, 54.617 °U / -20.467; -54.617 (mapo)Koordinatoj: 20° 28′ S 54° 37′ U / 20.467 °S, 54.617 °U / -20.467; -54.617 (mapo).

Esperanto en Campo Grande[redakti | redakti fonton]

Eble estis esperantistoj en Campo Grande jam antaŭ 1940, sed nur post tio, oni konas Esperanto-movadon tie. Heitor V. C. Faria, alvenis tie ĉirkaŭ 1940 kaj tuj starigis Esperanto-kurson ĉe la Spiritisma centro “Discípulos de Jesus”. Heitor estis translokita al alia subŝtato kaj la kurso malaperis. Lia frato Onézimo Costa e Faria alvenis urbon poste kaj fondis la lernejon “Fraternidade Espírita Educandária” (Spiritisma Eduka Frateco), en kio oni lernas Esperanto. Por plibone ebligi la elvolviĝon de tiu projekto, estas fondita Zamenhof Lernejo. En 1949, Lernejo Zamenhof iĝis ŝtata, sed Onézimo daŭris ĝia direktoro.

Estis direktoroj de Zamenhof Lernejo: Onézimo Costa e Faria (fondinto), Maria Ribeiro Serra, Maria Heloisa Ferreira Nakazato, Liriacy Matos Sobreira, Norma Aparecida de Oliveira Mota kaj Maria Custódia Oliveira Pinheiro.

En 1950 emerita kolonelo de la Brazila armeo Fernando José Galvão Marinho sukcesis starigi Esperanto-kurson en neŭtrala medio, sendepende de iu ajn religia aŭ filozofia kredo, en Campo Grande.

Dum 1956 Marinho gvidis esperantajn lecionojn ĉe la Klubo de Subleŭtenantoj kaj Serĝentoj de Campo Grande. Grupo da homoj interesataj pri la kurso, ne nur militistoj sed ankaŭ civiluloj, konsistis la unuan grupon, kiu post unu jaro da lernado submetiĝis al la ekzamenoj senditaj de Brazila Esperanto-Ligo. Sub la orientado de Marinho oni fondis “Campo Grande Esperanto-Clube”, kiu disvastigis kaj instruis Esperanton dum kelke da tempo en Campo Grande. Pro la translokiĝo de kelkaj esperantistoj, inkluzive de Marinho, la klubo ĉesis aktivigi.

En 1985 estis fondita en Campo Grande, Esperanto-Societo Mato Grosso do SulSOEMS.

En 1999 Campo Grande gastigis la 35-an Brazilan Esperanto-Kongreson kiel parto de la memorigoj de la centjariĝo de la politika kaj administra emancipiĝo kaj estis enmetita en la programon de la kongreso omaĝo al la kvindekjariĝo de Lernejo Zamenhof.

En la jaro 2000 la instruistinoj de Esperanto Izô Caminha kaj Maria Garcia ekgvidis Esperanto-kurson al la lernantoj de la 7-a kaj 8-a unuagradaj klasoj.

Nuntempe kursoj estas gvidataj jare ĉe Lernejo Zamenhof, en la asocioj “Casa da Família Baís”, “Casa Espírita Discípulos de Jesus”, “Capemi”, “Sala Isaura Guerra Borges”, “SEBRAE” kaj Federação Espírita do Mato Grosso do Sul (Spiritisma Federacio de Mato Grosso do Sul).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística (IBGE) (28/08/2021). Estimativas da população residente no Brasil e unidades da federação com data de referência 28 de agosto de 2021. Alirita 28/08/2021.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Alirita 11 de oktobro 2008.
  3. 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 26 de junio 2009.