Campo Real (Zaragozo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Campo Real (Zaragoza))
Campo Real
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 1° 16′ U (mapo)42.544348-1.262439Koordinatoj: 42° 33′ N, 1° 16′ U (mapo) [+]
Campo Real (Provinco Zaragozo)
Campo Real (Provinco Zaragozo)
DEC
Campo Real
Campo Real
Situo de Campo Real
Campo Real (Hispanio)
Campo Real (Hispanio)
DEC
Campo Real
Campo Real
Situo de Campo Real

Map

vdr


Campo Real (aragone Campo Reyal, (Reĝa Kampo)) estas koloniiga urbo kreita de la Nacia Instituto pri Koloniigo inter la jaroj 1959 kaj 1963. Ĝi estas en la distrikto de Sos del Rey Católico, situanta en la komarko Cinco Villas, en la provinco Zaragozo, Aragono, Hispanio.

Ĝi havis 22 loĝantojn en la jaro 2021. Campo Real estas la nura loko de koloniigo en la municipo Sos del Rey Católico. [1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas sur ebenaĵo, kiu limas kun la komunumo "Sangüesa" (Navaro). Ĝi estas je distanco de 120 km de Zaragozo, situante je altitudo de 650 m super la marnivelo.

En 1999 ĝi havis 22 loĝantojn. [2]

Campo Real estas eminente agrikultura vilaĝo, kie abundas ĉefe tritiko, hordeo, maizo, kolzo kaj sunfloro kultivaĵoj. [3]

Estas proporcio de po unu rikoltmaŝino por loĝanto, kio donas ideon pri la graveco de la primara sektoro en la areo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas grava arkeologia ejo en la loko kun elstaraj restaĵoj de romiaj tempoj. [4]

En la nuna loko de Campo Real ekzistis mezepoka urbeto kun reĝaj privilegioj nomita "El Reyal" aŭ El Real. [5] La nuna nomo venas de tiu malnova mezepoka vilaĝeto en la areo, kio estis reĝa posedaĵo.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de San José Obrero de Campo Real, moderna preĝejo dediĉita al sankta Jozefo. Oni konstruis ĝin dum la 20-a jarcento, kaj estas la nura preĝejo de la loko. Ĝi apartenas al diocezo de "Jaca". [6]

Festoj[redakti | redakti fonton]

Oni celebras la patronajn festojn la 1-an de majo, ĉar estas la tago de ĝia patrono, "Sankta Jozefo, la laboristo". La centra ago estas komuna aperitivo, kiu okazas ĉe la pordo de la preĝejo. Unu el la ĉefaj distraĵoj, precipe dumsomere, estas promeni ĝis la vojkruciĝo de la ĉefŝoseo kaj reveni al urbeto. [4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marcelino Cortés Valenciano, Toponimia de las Cinco Villas de Aragón. Institución Fernando el Católico, 2010.
  2. [1]
  3. [2]
  4. 4,0 4,1 [3]
  5. Ana Isabel Lapeña Paúl: Salvatierra de Escá: Una aproximación a su historia y patrimonio artístico. Deputación Provincial de Zaragoza, 2009. pp 155-156.
  6. [4]
  7. [5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]