Campo de Criptana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Campo de Criptana
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13610
Retpaĝaro www.campodecriptana.info
Politiko
Urbestro Santiago Lucas-Torres López-Casero (PP)
Demografio
Loĝantaro 15,048  (2010)
Loĝdenso 49,76 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 24′ N, 3° 8′ U (mapo)39.406666666667-3.125Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 39° 24′ N, 3° 8′ U (mapo) [+]
Alto 707 m [+]
Areo 302,41 km² (30 241 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Campo de Criptana (Tero)
Campo de Criptana (Tero)
DEC
Campo de Criptana
Campo de Criptana
Situo de Campo de Criptana
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campo de Criptana [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio
Ventmuelejoj en Campo de Criptana.
Iama cerealujo en Campo de Criptana.

Campo de Criptana [kAmpo de kriptAna] (Kamparo de Kriptano) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Tiu urbo fieras ke en ĝi troviĝas ventomuelejoj kiuj tiu kiuj aperas en la famkonata epizodo de la romano Don Kiĥoto de Miguel de Cervantes. Fakte restas dek el kiuj tri jam ekzistis en la 16a jarcento.[1]

En la blazono aperas du duonlunoj kiuj legende rilatiĝas al supozataj bataloj (venkoj) kontraŭ islamanoj. Tamen ili povas est ankaŭ stiligoj de la komencaj literoj de la urbonomo. Kie estis iam kastelo estas nun preĝejo.

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas criptanenses. La censita populacio en 2010 estis de 15.048 loĝantoj kaj la denseco estas de 49,76 loĝ/km².

Situo

Campo de Criptana estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Manĉa Centro en la nordorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 707 m; je 96 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo.

La areo de ties teritorio estas de 302.41 km².

La geografiaj koordinatoj estas 39°24′24″ N 3°07′30″ Ok.

La municipio de Campo de Criptana situantas en la centra areo de la ebenaĵo manĉa. Ties municipa teritorio limas kun la vialĝoj kaj urboj de Alcázar de San Juan okcidente, Tomelloso kaj Arenales de San Gregorio sude kaj Pedro Muñoz oriente, en Ciudad Real; kaj kun la toledaj de El Toboso, Miguel Esteban kaj Quero norde.[2]

Demografio

Oni konstatas, ke dum la 1960-aj jaroj komencis malpligrandiĝi la populacio pro elmigrado al grandaj urboj, kiaj Madrido. Nur jam en la 21a jarcento ĝi rekuperiĝis.

Demografia evoluo de Campo de Criptana inter 1900 kaj 2007
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2001 2010
7.707 10.928 12.745 14.279 15.427 15.659 14.608 13.405 13.049 13.491 13.184 15.048

Fonto: Oficiala informo de la Nacia Instituto de Statistiko

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nuntempe ĉefe servoj (oni zorgas pri atento al handikapuloj) kaj konstruado. Turismo ĉefe al ventomuelejoj.

Historio

Kultura agado

Estas aktiva kultura agado en la urbo kun oficiala municipa muzika bando kaj rokgrupoj kaj nunaj (Maestronic, Grupo Hades, Arcanoise, Deudak, Grupo El Diablo, Rolling Rock Band kaj Dulce Neus), kaj iamaj (Grupo Antártida, Nowba, Grupo Zona Cero, U.B.C., Los Estropeaos, Los Kretonianos kaj Los Calabazas). Estas Municipa Lernejo por Pentrarto, kun diversaj premioj kaj pentristoj. Estas ankaŭ verkistoj, kaj teatristoj. Plej fama estas Sara Montiel, aktorino kaj kantistino.

Vizitindas ĉe placo statuo de Cervantes, tritika deponejo, nun kulturdomo, kavaj loĝejoj kaj ĉefe ventomuelejoj, el kiuj kelkaj funkcias kiel tio kaj kiel muzeo, inter ili unu pri Sara Montiel.

Tipa kulturo

Estas tipaj festoj kaj gastronomio: farunaĵoj, viando, vegetalmikso, dolĉa rizo.

Notoj

  1. Patrimonio Histórico - Ministerio de Cultura
  2. Situa mapo de la municipo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj