Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel), estas unu el ok komarkoj de la provinco Valadolido en regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ne estas klara komarka divido firmigita je oficiala nivelo. Tamen, ja estas historiaj komarkoj pli malpli enradikigitaj kiuj enhavas municipojn, submunicipojn kaj loĝejajn areojn kiuj unuiĝas por la administrado de komunaj servoj kiel tiu de rubokolektado, purigado kaj sanservoj. La komarko Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido estas limigita norde per la komarko Páramos del Esgueva, okcidente per Tierra de Pinares, sude per la provinco Segovio kaj oriente per la provinco Burgoso.