Guabirobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Campomanesia adamantium)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Guabirobo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
(senranga klaso) Rozedoj Rosids
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Genro: Campomanesia
Specio: Guabirobo
Campomanesia adamantium
(Cambess.) O.Berg
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Guabirobo, Campomanesia adamantium,[1][2] estas malalta arbeca planto, kiu kreskas averaĝe ne pli ol 1,5 metrojn.[3][4] Ĝi indiĝene troviĝas en la meza parto de Sudameriko, en Paragvajo kaj Brazilo.[3][5] La planto produktas malgrandajn flavverdajn manĝeblajn fruktojn.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Frukto

La kreskokutimo de Campomanesia adamantium estas malgranda arbedo. Ĝi povas kreski je alteco de ĉirkaŭ 1,3 ft (0,4 m) ĝis 5,9 ft (1,8 m) alta.[6] La folioj estas kontraŭaj kaj false kontraŭaj, kio signifas, ke la folioj ne estas perfekte vicigitaj unu kontraŭ la alia.[7] La folia tipo estas simpla kun ĉefa brokidodroma vejnado. C. adamantium estas decidua kaj la floroj kreiĝas kiam formiĝas nova foliaro.[8] Ĝi havas izolajn florojn, kiuj kreskas sur la branĉoj. La senfragraj floroj estas blankecaj kremkoloraj. La floroj enhavas 5 petalojn kun radiala simetrio. Ĝi estas hermafrodita enhavanta multajn stamenojn kaj 7-9 karpelojn kun malsupera ovario.[9] La fruktograndeco povas esti inter 2 ĝis 2,5 cm en diametro.[6] La koloro de la frukto povas varii de verda al flava kaj enhavas sukan pulpon kun forta citra gusto.[5]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Campomanesia adamantium estas tropika arbedo kiu kreskas en la Cerrado-savanoj de Brazilo same kiel partoj de Paragvajo.[10] La grundo, kie kreskas ĉi tiu planto, estas acida, malriĉa je nutraĵoj kaj bone elfluigas akvon.[11][12] Perioda inundado de la Cerado ŝajnas ne reprezenti minacon al ĉi tiu planto, ĉar ĝi povas elteni inundojn.[13] La Cerado havas averaĝan temperaturon de 26-20 celsiusgradoj kaj averaĝan pluvon de 2000–1200 mm, kun la plimulto de pluvoj en la somero.[4] La floro produktas polenon kaj nektaron kaj estas polenita matene de multaj specioj de insektoj sed ŝajnas esti ĉefe polenita per abeloj, specife la ne-indiĝena Apis mellifera.[4][14] Apis mellifera tute regis kaj malhelpis aliajn indiĝenajn abelajn speciojn poleni ĉi tiun planton.[4] Ĉi tio eble rezultas elhakado de arbara areo por krei spacon por agrikultura produktado aŭ uzado de insekticidoj sur proksima kultivejo.[4]

Kultivado kaj uzoj[redakti | redakti fonton]

La frukto estas manĝata de lokanoj pro sia alta nutrado de C-vitamino kaj ĝia suka dolĉa gusto.[15] Ĝi ankaŭ povas esti uzata por fari frandaĵojn kiel glaciaĵon, ĵeleojn kaj frandaĵojn.[15] Lokanoj kredas, ke la planto helpas kontraŭ inflamo, lakso, urinduktaj infektoj kaj gastro-intestaj malordoj.[8] La planto efikas por trakti malsanojn, ĉar ĝi estas riĉa je zinko, kalcio, aluminio kaj kalio. Ĝia alta koncentriĝo de zinko estas helpema por batali kontraŭ zinkaj mankaj malsanoj kiel lakso kaj subnutrado.[6] Ĝi ankaŭ riĉas en aluminio, kiu estas enhavita en multaj kontraŭulceraj drogoj. Krome, la ekstraktoj de la folioj kaj fruktoj malkaŝas havi antioksidajn ecojn, kiuj malhelpas la disvastiĝon de bakterioj kaj fungoj.[11]

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Campomanesia adamantium (Cambessedes) Berg. GBIF. Alirita 2020-12-18.
  2. Taxonomy browser (Campomanesia adamantium). National Center for Biotechnology Information. Alirita 2020-12-18.
  3. 3,0 3,1 3,2 (June 2020) “Antiproliferative activity of essential oils from three plants of the Brazilian Cerrado: Campomanesia adamantium (Myrtaceae), Protium ovatum (Burseraceae) and Cardiopetalum calophyllum (Annonaceae)”, Brazilian Journal of Biology 80 (2), p. 290–294. doi:10.1590/1519-6984.192643. 
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 (2015-09-01) “Water and energy fluxes from a woodland savanna (cerrado) in southeast Brazil”, Journal of Hydrology: Regional Studies (en) 4, p. 22–40. doi:10.1016/j.ejrh.2015.04.010. 
  5. 5,0 5,1 (2015-01-01) “Campomanesia adamantium (Myrtaceae) fruits protect HEPG2 cells against carbon tetrachloride-induced toxicity”, Toxicology Reports (en) 2, p. 184–193. doi:10.1016/j.toxrep.2014.11.018. 
  6. 6,0 6,1 6,2 de Lima, Nayara Vieira; Arakaki, Daniela Granja; Tschinkel, Paula F. Saldanha; da Silva, Anderson Fernandes; Guimarães, Rita de Cássia Avellaneda; Hiane, Priscila Aiko; do Nascimento, Valter Aragão (2017-03-08), El-Shemy, Hany A., ed., "Investigation of Campomanesia Components: A Fruit of Brazilian Cerrado" (in en), Active Ingredients from Aromatic and Medicinal Plants (InTech), doi:10.5772/66220, (ISBN 978-953-51-2975-2), http://www.intechopen.com/books/active-ingredients-from-aromatic-and-medicinal-plants/investigation-of-campomanesia-components-a-fruit-of-brazilian-cerrado, retrieved 2020-12-12 
  7. HV REFLORA -. Alirita 2020-12-12.
  8. 8,0 8,1 (2018) “Effect of Polyphenols From Campomanesia adamantium on Platelet Aggregation and Inhibition of Cyclooxygenases: Molecular Docking and in Vitro Analysis”, Frontiers in Pharmacology (en) 9, p. 617. doi:10.3389/fphar.2018.00617. 
  9. (2017-03-13) “The flower anatomy of five species of Myrteae and its contribution to the taxonomy of Myrtaceae”, Acta Botanica Brasilica 31 (1), p. 42–50. doi:10.1590/0102-33062016abb0401. 
  10. (May 2006) “Soil characteristics of a hyperseasonal cerrado compared to a seasonal cerrado and a floodplain grassland: implications for plant community structure”, Brazilian Journal of Biology 66 (2b), p. 661–670. doi:10.1590/S1519-69842006000400010. 
  11. 11,0 11,1 (2018-05-01) “Phytochemistry and antimicrobial activity of Campomanesia adamantium”, Revista Brasileira de Farmacognosia (en) 28 (3), p. 303–311. doi:10.1016/j.bjp.2018.02.008. 
  12. (September 2019) “Development and characterization of microsatellite markers in Campomanesia adamantium , a native plant of the Cerrado ecoregions of South America”, Applications in Plant Sciences (en) 7 (9), p. e11287. doi:10.1002/aps3.11287. 
  13. (2017-07-30) “Behavior and diversity of floral visitors to Campomanesia adamantium (Myrtaceae)”, Revista Colombiana de Entomología 43 (1), p. 106. doi:10.25100/socolen.v43i1.6657. 
  14. (1986) “Campomanesia, Pimenta, Blepharocalyx, Legrandia, Acca, Myrrhinium, and Luma (Myrtaceae)”, Flora Neotropica 45, p. 1–178. 
  15. 15,0 15,1 (2019) “Phenology of Campomanesia adamantium (Cambess.) O. Berg in Brazilian Cerrado”, Revista Brasileira de Fruticultura 41 (2), p. e–121. doi:10.1590/0100-29452019121.