Camponotini

Camponotini estas tribo de formikenaj formikoj enhavanta 8 vivantajn kaj 3 formortintajn genrojn. La du diversegaj ĝenroj Camponotus (ĉarpentformikoj) kaj Polyrhachis enhavas proksimume 1100 kaj 700 konatajn speciojn, respektive, dum la aliaj ses genroj havas entute proksimume 200.[1] La tribo troviĝas tutmonde.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Camponotini havas plurajn specialajn subkastojn de laboristoj. Tipe estas malgrandaj laboristetoj, kiuj serĉas nutraĵon kaj prizorgas la formikidojn kaj la neston, kaj grandaj soldatoj, kun grandaj kapoj kaj mandibloj adaptitaj por batalado. La reĝinoj kaj virformikoj havas pli grandajn okulojn kaj pli grandan torakon por enteni la flugilajn muskolojn. La virformikoj havas malpli grandan kapon ol la reĝinoj kaj longajn, delikatajn krurojn.[2]
La laboristoj de Camponotini estas distingeblaj de aliaj triboj per komparo de trajtoj de la mandibloj (5-8 dentoj, el kiuj la tria havas similan grandon al la aliaj) kaj la antenoj (12-segmentaj, kun bazoj malproksimaj de la malantaŭa rando de la klipeo).[3] La malproksimo inter la antenoj kaj la klipeo estas unika inter la formikenoj.[4] Ankaŭ la virformikoj havas antenojn malproksimajn de la klipeo, sed 13-segmentajn.[5] Preskaŭ ĉiuj Camponotini malhavas postpleŭrajn glandojn.
La larvoj havas grandan, preskaŭ cilindran abdomenon, dum la torako kaj la unua abdomena segmento formas maldikan, kurban kolon. Ili havas du malmolaĵojn sur la antaŭa lipo (ĥilosklerojn), kiuj eble helpas en la diserigado de ligno, kaj sulketon sur la ventra faco de la abdomeno (prezepion). La ĥiloskeroj kaj prezepio estas unikaj karakteroj de ĉi tiu tribo.[6]
Ekologio
[redakti | redakti fonton]
La dietoj de Camponotini estas diversaj. La plej multaj estas herbovoraj, kaj aliaj estas ĉionmanĝantoj.[7] Ankaŭ pluraj specioj de Camponotini prizorgas hemipterojn kaj nutras sin per ties sekreciaĵoj.[8] Pro komunaĵoj en la rango de Camponotini en interspeciaj konkurhierarkioj, ili estas rigardataj kiel "funkcia grupo" en klasifiko proponita por Aŭstralio en 1995 kaj poste uzita por ekologiaj studoj en multaj regionoj.[9]
Multaj aŭ ĉiuj Camponotini havas simbiozon kun la bakterio Blochmanniella, kiu helpas ilin en la sintezo de aminacidoj.[10] La bakterioj vivas ene de specialaj ĉeloj nomataj bakteriocitoj, kiuj troviĝas dise inter la aliaj ĉeloj de la intesto. La bakterioj ne povas vivi ekster la formikoj kaj evoluis paralele kun ili.[11] Blochmanniella ĉeestas en la ovo kaj rolas integre en la disvolviĝo de la embrio, dividiĝante en du populacioj kiuj transportiĝas respektive al la intesto por fari sian funkcion kaj al la ĝermoĉeloj por transdoniĝi al la sekva generacio.[12] Plenkreskaj formikoj povas vivi sen la bakterioj. Nur la reĝino povas heredigi ilin al la formikidoj.[13] Ĉar parencoj de Blochmanniella estas simbiozantoj de hemipteroj, oni kredas ke la komuna praulo de Camponotini estis hemipter-prizorga specio kaj akiris ties bakteriojn.[14]
Camponotini estas la precipaj infektatoj de la kondutoŝanĝa parazita fungo Ophiocordyceps unilateralis.[15]
Konduto
[redakti | redakti fonton]La tipa furaĝa strategio strategio de Camponotini estas serĉi individue, sed varbi aliajn laboristojn por kolekti manĝaĵon kiam ĝi estas trovita.[16]
Genroj
[redakti | redakti fonton]- Calomyrmex Emery, 1895
- Camponotus Mayr, 1861
- †Chimaeromyrma Dlussky, 1988
- Colobopsis Mayr, 1861
- Dinomyrmex Ashmead, 1905
- Echinopla Smith, 1857
- †Eocamponotus Boudinot, 2024
- Opisthopsis Dalla Torre, 1893
- Overbeckia Viehmeyer, 1916
- Polyrhachis Smith, 1857
- †Pseudocamponotus Carpenter, 1930
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑
- ↑ Laciny, A., k. al. 2019. "Caste-specific morphological modularity in the ant tribe Camponotini (Hymenoptera, Formicidae)". BMC Zoology 4: 9.
- ↑ Ward, Philip S., k. al. 2016. "A revised phylogenetic classification of the ant subfamily Formicinae (Hymenoptera: Formicidae), with resurrection of the genera Colobopsis and Dinomyrmex". Zootaxa 4072(3): 343–357.
- ↑ Fernández, F., kaj Ortiz-Sepúlveda, C. M. 2019. "Subfamilia Formicinae". Capítulo 25. En Fernández, F., k. al. (red.), Hormigas de Colombia. Bogotá: Universidad Nacional de Colombia. 732.
- ↑ Ward, Philip S., kaj Boudinot, Brendan E. 2021. "Grappling with homoplasy: taxonomic refinements and reassignments in the ant genera Camponotus and Colobopsis (Hymenoptera: Formicidae)". Arthropod Systematics & Phylogeny 79:37-56.
- ↑ Wheeler, George C., kaj Wheeler, Jeanette. 1953. "The Ant Larvae of the Subfamily Formicinae: Part II". Annals of the Entomological Society of America 46: 178-179.
- ↑ Klimeš, Petr, k. al. 2022. "Uncovering cryptic diversity in the enigmatic ant genus Overbeckia and insights into the phylogeny of Camponotini (Hymenoptera : Formicidae : Formicinae)". Invertebrate Systematics 36(6): 558.
- ↑ Wernegreen, Jennifer J., k. al. 2009. "One nutritional symbiosis begat another: Phylogenetic evidence that the ant tribe Camponotini acquired Blochmannia by tending sap-feeding insects". BMC Evolutionary Biology 9: 292.
- ↑ Andersen, Alan H. 1995. "A Classification of Australian Ant Communities, Based on Functional Groups Which Parallel Plant Life-Forms in Relation to Stress and Disturbance". Journal of Biogeography 22(1): 15-29
- ↑ Rafiqi, Ab. Matteen, k. al. 2020. "Origin and elaboration of a major evolutionary transition in individuality". Nature 585, 239-244.
- ↑ Sauer, Christina, k. al. 2002. "Tissue Localization of the Endosymbiotic Bacterium "Candidatus Blochmannia floridanus" in Adults and Larvae of the Carpenter Ant Camponotus floridanus". Applied and Environmental Microbiology 68(9): 4187-4193.
- ↑ Rafiqi, Ab. Matteen, k. al. 2020. "Origin and elaboration of a major evolutionary transition in individuality". Nature 585, 239-244.
- ↑ Sauer, Christina, k. al. 2002. "Tissue Localization of the Endosymbiotic Bacterium "Candidatus Blochmannia floridanus" in Adults and Larvae of the Carpenter Ant Camponotus floridanus". Applied and Environmental Microbiology 68(9): 4187-4193.
- ↑ Wernegreen, Jennifer J., k. al. 2009. "One nutritional symbiosis begat another: Phylogenetic evidence that the ant tribe Camponotini acquired Blochmannia by tending sap-feeding insects". BMC Evolutionary Biology 9: 292.
- ↑ (junio 2018) “Ophiocordyceps. I. Myrmecophilous hirsutelloid species”, Studies in Mycology 90, p. 119–160. doi:10.1016/j.simyco.2017.12.002.
- ↑ Silvestre, R., k. al. 2003. "Grupos funcionales de hormigas: El caso de los gremios del Cerrado". En Fernández, Fernando (red.), Introducción a las hormigas de la región Neotropical. Bogotá, Colombia: Instituto de Investigación de Recursos Biológicos Alexander von Humboldt. 116.