Camporredondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camporredondo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47165
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 153  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 4° 30′ U (mapo)41.47374-4.50527Koordinatoj: 41° 28′ N, 4° 30′ U (mapo) [+]
Alto 799 m [+]
Areo 17,38 km² (1 738 ha) [+]
Camporredondo (Provinco Valadolido)
Camporredondo (Provinco Valadolido)
DEC
Camporredondo
Camporredondo
Situo de Camporredondo
Camporredondo (Hispanio)
Camporredondo (Hispanio)
DEC
Camporredondo
Camporredondo
Situo de Camporredondo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Camporredondo, Valladolid [+]
vdr

Camporredondo [kamporeDONdo] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Camporredondo estas komprenebla etimologie kiel Rondoforma kampo.

Camporredondo en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.
La ermitejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 17,38 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 153 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 450 el la 1910-aj jaroj. Ĝi distas 33 km de Valadolido, provinca ĉefurbo, kaj 86 km de Segovio.

Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trapasata de la rojo Masegar inter montetoj kaj stepoj de pinaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, ajloj, legomoj kaj terpomoj), brutobredado (ŝafoj) kaj forstado de pinaroj. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la gotika ununava preĝejo de la 13-a kaj postaj jarcentoj kaj la ermitejo. Aparta interesaĵo estas rura muzeo «La Perdiz».

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]