Campsis radicans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Campsis radicans
kultivaro de la amerika grimptrumpeto (Campsis radicans)
kultivaro de la amerika grimptrumpeto (Campsis radicans)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Bignoniacoj Bignoniaceae
Genro: Campsis
Specio: ĉ. 165 specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amerika grimpotrumpeto (Campsis radicans) estas unu el du specioj de la genro de la grimpotrumpeto (Campsis) ene de la familio de la Bignoniacoj (Bignoniaceae). Ĝi estas disvastigita en meza kaj orienta Usono. Kelkaj kultivaroj estas uzataj kiel ornamplantoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

folio kun tigo
fruktoj
flugilhavaj semoj

Vegetativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La amerika grimpotrumpeto estas decidua, ligniĝanta liano. Kreskante tre rapide, ĝi atingas pere de la adheraj radikoj alton de 5 ĝis 10 metroj, kelktempe ankaŭ 12 metrojn aŭ pli. Se mankas la apogiloj, la planto disvastigas ĉe la grundo. La planto ricevas ĉe la nodoj radikojn. La planto kovras grandan areon en mallonga tempo.

La kontraŭstarante aranĝitaj folioj havas folitigon kaj foliplaton. La ĝis 25 centimetroj longaj folioj estas unue helverdaj, poste forte forte mezverde. Ili estas nepare palmataj. La folioj konsistas el sep ĝis dekunu iomete nesimetriaj folietoj kun dentaj randoj.

Generativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Terminale je la unujaraj branĉoj aperas de julio ĝis septembro fasko de floroj. La duseksaj floroj estas zigomorfaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kvin sepaloj estas sonorilforme kunkreskintaj. La kvin petaloj estas funelformaj aŭ trumpetformaj. Ili longas 5 ĝis 8 centimetroj. La petaloj havas oranĝan brikruĝan aŭ flavan koloron. La ovarioj estas epiginaj.

La kapsulfruktoj enhavas flugilhavajn semojn.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

En sia hejmregiono la planto estas polenigita per kolibro. Ekster la hejmregiono abeloj kaj burdoj transprenas tiun taskon.

La kapsulfruktoj bezonas multe da varmo por maturiĝi. La semoj estas disigitaj per la vento.

ilustraĵo el Afbeeldingen der fraaiste, meest uitheemsche boomen en heesters, tabulo 86
disvastiga regiono

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Campsis radicans hejmiĝas en jenaj regionoj de Usono: suda Indiano, Nov-Ĵerzejo, suda Ohio, Okcidenta Virginio, suda Ilinojso, sudokcidenta Iovao, Kansaso, Misurio, sudorienta Nebrasko, Oklahomo, sudorienta Suda Dakoto, Alabamo, Arkansaso, Delavaro, Georgio, Kentukio, Luiziano, Marilando, Misisipio, Norda Karolino, Suda Karolino, Tenesio, Virginio, Teksaso kaj Florido.

kultivaro kun floroj kaj fruktoj
ilustraĵo de Pierre-Joseph Redouté
flavefloranta kultivaro

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo okazis 1753 sub la nomo (bazionimo) Bignonia radicans fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 2, paĝoj 624–625. La novkombinado al Campsis radicans (L.) SEEM. EX BUREAU okazis 1864 fare de Berthold Carl Seemann en Louis Édouard Bureau: Monographie des Bignoniacées. 2e these 2 (atlaso), paĝo 16. Pliaj sinonimoj por Campsis radicans (L.) SEEM. EX BUREAU estas Campsis curtisii SEEM., Tecoma radicans (L.) JUSS.

Uzado kiel ornamplanto[redakti | redakti fonton]

En la 17a jarcento la planto enkondukiĝis kiel ornamplanto en Eŭropo. Ĝi kreskas bone en varmaj sunaj ĝis duonombraj lokoj. La grundo estu sabla ĝis loma. Ĝi eltenas froston ĝis ĉ. −20 °C.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Roloff, A. , Andreas Bärtels: Flora der Gehölze. Bestimmung, Eigenschaften und Verwendung.eldono 2a . Eugen Ulmer. Stuttgart (Hohenheim). 2006 ISBN 3-8001-4832-3
  • Robert Zander: Zander. Handwörterbuch der Pflanzennamen. Eld. de Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold. 17. Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart 2002, ISBN 3-8001-3573-6.

Retligoj[redakti | redakti fonton]