Can (bando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Can
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Can [kan] estis germana bando de eksperimenta rok-muziko formita en Kolonjo en 1968 fare de la kerna kvarteto komponita de Holger Czukay (baso, registrado), Irmin Schmidt (klavaro), Michael Karoli (gitaro), kaj Jaki Liebezeit (drumoj). La grupo ricevis la servojn de diversaj kantistoj, ĉefe la uson-devena Malcolm Mooney (1968–70) kaj la japan-devana Damo Suzuki (1970–73), same kiel kelkaj variaj portempaj membroj.[1]

Derive el fonoj de avangarda kaj ĵaza muzikoj, la membroj de Can miksis elementojn de psikedela rok-muziko, funko, kaj brumuziko en influaj albumoj kiel Tago Mago (1971), Ege Bamyasi (1972) kaj Future Days (1973).[2] Can ankaŭ havis foje komercan sukceson, per unuopaĵoj kiel "Spoon" kaj "I Want More" atingante enlandajn pintorangigojn unuopaĵoj. Ili estis amplekse kondiderataj kiel pioniroj de la germana panoramo de krautrock,[1] kaj kiel konsiderinda influo sur posta rok, postpunko, etosa, kaj elektronika muzikoj.[3]

Bandanoj[redakti | redakti fonton]

  • Michael Karoli – gitaro, kantisto, violono (1968–1979, 1986, 1988, 1991, 1999; mortinta en 2001)
  • Jaki Liebezeit – drumoj, perkuto (1968–1979, 1986, 1988, 1991, 1999; mortinta en 2017)
  • Irmin Schmidt – klavaroj, kantisto (1968–1979, 1986, 1988, 1991, 1999)
  • Holger Czukay – basgitaro, soninĝeniero, elektroniko, kantisto, franca korno (1968–1977, 1986, 1988; mortinta en 2017)
  • David C. Johnson – anĉo, blovinstrumentoj, elektroniko kaj registromanipulado (1968)
  • Malcolm Mooney – kantisto (1968–1970, 1986-1988, 1991)
  • Damo Suzuki – kantisto (1970–1973)
  • Rosko Gee – baso, kantisto (1977–1979)
  • Rebop Kwaku Baah – perkuto, kantisto (1977–1979; mortinta en 1983)

Aldonaj kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

  • Manni Löhe – kantisto, perkuto kaj fluto (1968)
  • Duncan Fallowell – vortumado (1974)
  • René Tinner – registrinĝeniero (1973–1979, 1986, 1991)
  • Olaf Kübler de Amon Düül – tenor saksofono (1975)
  • Tim Hardin – kantisto kaj gitaro (novembro 1975) (mortinta en 1980)
  • Thaiga Raj Raja Ratnam – kantisto (januaro–marto 1976)
  • Michael Cousins – kantisto (marto–aprilo 1976)
  • Peter Gilmour – vortumado, koncerta sonmiksado (finaj 1970-aj jaroj)
  • Jono Podmore – registrinĝeniero, baso (1999), sonprocezado kaj eldoninĝeniero (1999, 2003, 2011–2012)

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Monster Movie (1969)
  • Soundtracks (1970)
  • Tago Mago (1971)
  • Ege Bamyasi (1972)
  • Future Days (1973)
  • Soon Over Babaluma (1974)
  • Landed (1975)
  • Flow Motion (1976)
  • Saw Delight (1977)
  • Out of Reach (1978)
  • Can (1979)
  • Rite Time (1989)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Can (bando) ĉe Allmusic angleŜablono:Allmusic/zorgado/deviga parametro ID mankas
  2. Damo Suzuki. Alirita 28a de aprilo 2019.
  3. Canniblism 1, Spoon Records, 1986, archived from the original on 3a de aprilo 2010, https://web.archive.org/web/20100403232322/http://www.spoonrecords.com/anthol1.html, retrieved 16a de junio 2010  Arkivigite je 2010-04-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-04-03. Alirita 2019-10-25.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bussy, Pascal; Hall, Andy (1986). The Can Book. Tago Mago.
  • Bussy, Pascal kaj Andy Hall. The Can Book. Saf Publishing, 1989.
  • Bussy, Pascal. Kraftwerk: Man, Machine and Music. SAF Publishing, 2005. ISBN 0-946719-70-5
  • The New Musical Express Book of Rock, Star Books, 1975, ISBN 0-352-30074-4.
  • Rock: The Rough Guide (2a eldono). Penguin, 1999.
  • Strong, Martin C. Great Rock Discography. (5a eldono), MOJO Books, 2000.
  • Stubbs, David. Future Days: Krautrock and the Building of Modern Germany. Faber & Faber Rock Music, 2014.
  • Young, Rob; Schmidt, Irmin (2018). All Gates Open: The Story of Can. London: Faber and Faber. ISBN 978-0571311491.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]