Canadian Labour Congress

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Canadian Labour Congress
laborista sindikato
Komenco 1956 vd
Lando(j) Kanado vd
Sidejo Otavo
Membro de Internacia Sindikata Konfederacio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Historia arbo de la CLC

La Canadian Labour Congress (trad. Kanada Labora Kongreso) ofte mallongigitte CLC (france Congrès du travail du Canada CTC) estas nacia komercsindikata centralo, la centra labora korporacio en Kanado al kiu plej multaj el la kanadaj sindikatoj estas filiiĝitaj [1] [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La Kanada Labora Kongreso estis formita la 23-an de aprilo 1956 kiel rezulto de la fuzio de la Trades and Labour Congress of Canada (TLC) kaj la Canadian Congress of Labour (CCL). Ambaŭ menciitaj organizoj estis la gvidaj organizoj protektantaj la interesojn de laboristoj de tiu tempo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

En ĝiaj fruaj tagoj, la membreco de la Kanada Labora Kongreso estis dominita fare de transportado, minado kaj privatsektoraj laboristoj. Ekde la 1960-aj jaroj, homoj laborantaj en aliaj kampoj komencis aliĝi. Komenciĝante en 1963, pluraj sendependaj sindikatoj aperis en Kanado. Unu el ĉi tiuj estis la Kanada Sindikato de Publikaj Servistoj (ŝtatoficistoj). Tiu organizo ankaŭ iĝis parto de la Kanada Labora Kongreso en 1970. Poste, sanaj kaj edukaj laboristoj sekvis kaj formis sindikatojn. En 1990, ili ankaŭ estis akceptitaj en la rangojn de la Kongreso.

La Kanada Labora Kongreso nuntempe reprezentas la interesojn de pli ol 3.3 milionoj da laboristoj. La Kongreso estas la ĉefsidejo de ĉiuj federaciaj kaj regionaj sindikatoj kaj organizoj funkciigantaj en la lando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Who We Are. Canadian Labour Congress. Alirita 2019-05-27.
  2. Canadian Labour Congress. Encyclopaedia Britannica. Alirita 2019-05-27.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]