Canadiens de Montréal
Aspekto

la stadiono Centro Bell el birda perspektivo

kaj vidata de la strata nivelo
Canadiens de Montréal - france, "Kanadanoj de Montrealo" aŭ "Montrealaj Kanadanoj" - estas sporta klubo de glacihokeo en la urbego Montrealo, provinco Kebekio de Kanado. Ĝi estas aparte konata pro sia sukcesa profesia unua vira teamo, kiu estas signifa parto de la nordamerika Nacia Hokea Ligo (NHL, angle National Hockey League; france Ligue nationale de hockey, LNH). La teamo fondiĝis jam en 1909.
Ĉeftrejnisto de la teamo ekde la 9-a de februaro 2022 estas Martin St. Louis. Siajn hejmajn matĉojn la teamo plenumas en la stadiono Centre Bell.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Juha Lind, finna glacihokeisto, kiu konkuris en la teamo dum la jarsezono 2000-2001
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||

