Canal de Savières

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Canal de Savières
Vido de Canal de Savières
kanalo
Bazaj informoj
Longeco 4,5 km
Fluo
- Alteco super marnivelo 231,5 m
Enfluejo Rodano en Chanaz
- Alteco 220 m
Geografio
Kategorio:Kanaloj
vdr

Canal de Savières (prononcu [kanal dø Savjer]) estas natura akvofluejo per kiu Lago Bourget elversiĝas en riveron Rodanon.

Tamen, en kazo de ŝvela akvo de Rodano, ĝia fluo povas inversiĝi: la rivero fluas en la lagon. Canal de Savières estas unu el la unikaj akvofluejoj en Eŭropo kies fluo nature inversiĝas.

Canal de Savières eliras el nordo de lago Bourget inter la komunumoj Conjux kaj Chindrieux. Fluante okcidenten, ĝi atingas Rodanon en komunumo Chanaz.

Ĝi utilis, de antikva tempo, kiel akvovojo inter le Bourget-du-Lac kaj Seyssel. En 1855, kvar vaporŝipoj deĵoris linion inter Aix-les-Bains kaj Liono.

Ekstera linio[redakti | redakti fonton]