Almanza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Canalejas (Almanza))
Almanza
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24170
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 626  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 40′ N, 5° 2′ U (mapo)42.658888888889-5.0358333333333Koordinatoj: 42° 40′ N, 5° 2′ U (mapo) [+]
Alto 917 m [+]
Areo 141,99 km² (14 199 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Almanza (Provinco Leono)
Almanza (Provinco Leono)
DEC
Almanza
Almanza
Situo de Almanza
Almanza (Hispanio)
Almanza (Hispanio)
DEC
Almanza
Almanza
Situo de Almanza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almanza [+]
vdr

Almanza [alMANza] estas municipo en la oriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Sahagún, en la sudoriento de la provinco. Almanza estas komprenebla etimologie el araba kiel Rigardejo.

Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de Sahagún sudoriente, rozkolore.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Almanza, Cabrera de Almanza, Calaveras de Abajo, Calaveras de Arriba, Canalejas, Castromudarra, Espinosa de Almanza, La Vega de Almanza kaj Villaverde de Arcayos, okupas totalan areon de 141,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 596 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la 1980-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 57 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la rivero Cea. Ĝi limas norde kun Valderrueda, Cebanico kaj Guardo (Palencia), sude kun Villaselán kaj Villamartín de Don Sancho, oriente kun Villaselán kaj Cea, kaj okcidente kun Cubillas de Rueda kaj Cebanico.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. Ĝi havis muregon, el kiu survivas restaĵoj. Estis apude romia ŝoseo kaj poste parto de la Jakoba Vojo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]