Canarium

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Canarium

Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Sapindaloj, Sapindales
Familio: Burseracoj, Burseraceae
Genro: ”Canarium”, Kanariumo
Specio: 100 specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La birdo nomiĝas en Esperanto kanario (Serinus canaria). Ankaŭ tiu plantogenro povus iĝi samvorte, pro kio estas preferinda kanariumo, kiel esperantigon.

Canarium estas plantogenro kun ĉ. 100 specioj de tropikaj kaj subtropikaj arboj, en la familio de la Burseracoj. Ili kreskas nature en la tropika Afriko, suda kaj sudorienta Azio, Hindoĉinujo, Malajzio, Aŭstralio kaj okcidentaj pacifikaj insuloj; de la suda Niĝerio, Madagaskaro, Maŭricio, Srilanko kaj Hindujo; de Birmo, Malajzio kaj Tajlando trans la Malaja duoninsulo kaj Vjetnamio al suda Ĉinujo, Tajvano kaj Filipinoj; trans Borneo, Indonezio, Timoro kaj Novgvineo, trans la Salomonaj insuloj, Novkaledonio, Fiĝio, Samoo, Tongo kaj Palaŭo.

La planto kreskas al larĝaj ĉiamverdaj arboj de alteco de 50 metroj. La folioj estas pinataj kaj staras alternante.

Trivialnomoj[redakti | redakti fonton]

La arboj kaj la manĝeblaj nukso havas grandan nombron de trivialnomoj: pacifikaj migdaloj, kanariuma nukso, pili-nukso, java migdalo, kanaria migdalo, galip-nukso, nangai, kaj ngali.[1]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Canarium resinieferum semoj disigitaj de birdoj

Uzado kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Kelkaj specioj havas manĝeblajn nuksojn, konataj kiel galipnuksoj aŭ nangae (C. indicum), pili-nuksoj (C. ovatum), aŭ simple karium-nuksoj (C. harveyi kaj C. indicum). C. indicum estas unu el la plej gravaj nuksoportantaj arboj en okcidenta Indonezio kaj la suokcidenta Pacifiko. C. ovatum estas kultivata kiel nutraĵo-planto nur en Filipinoj. [2]

Damara rezino.

C. odontophyllum, estas konata kiel „dabai“ aŭ „kembayau“. Ĝi estas specio de nutraĵa valoro, kiu havas kreman guston. Ĝi estas malmola en kruda stato kaj malmola en varmega akvo. Canarium album produktas frukton, kiu estas konsumata en Vjetnamio, Tajlando (kie ĝi estas nomata nam liap (หนำเลี้ยบ), samo chin (สมอจีน) aŭ kana (กาน้า)) kaj en Ĉinujo (ĉine: 橄欖). La frukto havas aspekton de granda olivo.

Canarium luzonicum, nomata elemi, estas arbo kiu hejmiĝas en Filipinoj. Estas oleorezino, kiu enhavas elemicinon, rikoltita de tiu arbo.

Canarium strictum produktita kiel rezino nomata nigra damaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Canarian indicum" http://agroforestry.net/tti/Canarium-canariumnut.pdf, accessed 12 Dec 2013; Sheppard, Peter J. "Lapita Colonization across the Near/Remote Oceania Boundary" Current Anthropology Vol. 52, No. 6 (Dec 2011), p. 802
  2. Pili Nut, Canarium ovatum, New Crop Fact Sheet. Purdue University Center for New Crops and Plant Products.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]