Saltu al enhavo

Candasnos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Candasnos
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22591
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 418  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 30′ N, 0° 4′ O (mapo)41.50208710.062166700000006 [+]
Alto 283 m [+]
Areo 122,446109 km² (1 224 4.6 109 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Candasnos (Provinco Ŭesko)
Candasnos (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Candasnos
Candasnos (Hispanio)
Candasnos (Hispanio)
DEC
Situo de Candasnos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Candasnos [+]
vdr

Candasnos [kanDAsnos] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Bajo Cinca (kies ĉefurbo estas Fraga) apartenanta al la suda parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko Bajo Cinca, ĉirkaŭata oriente kaj sude de la teritorio de Fraga kaj norde de Ballobar, dum okcidente estas Peñalba. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Fraga. Ĝi estas ĉe la fino de la valo de la rivero Cinca.

La loĝloko Candasnos (283 msm) estas je 97 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas trapasata per la paga aŭtoŝoseo AP-2 kaj per la aŭtoŝoseo N-2, kiu ebligas komunikadon kun Peñalba kaj Bujaraloz okcidente kaj Fraga oriente; krome la ŝoseo A-2214 ebligas komunikadon kun Ontiñena.

Sude la rivero Ebro retenas sian akvon en la Akvorezervejo de Mequinenza. La municipa teritorio estas precipe ebena, kun kelkaj altaĵoj kaj disaj rojravinoj, transire inter la arida zono de Monegros kaj la fekunda valo de la rivero Cinca. La altitudo de la municipo gamas inter 448 m nordokcidente (Las Huegas) kaj 160 m ĉe la bordo de la rojo Valcuerna, sude.

Nordokcidente: Peñalba kaj Ontiñena Norde: Ballobar Nordoriente: Ballobar
Okcidente: Peñalba Oriente: Fraga
Sudokcidente: Peñalba Sude: Fraga Sudoriente: Fraga

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la valo de Cinca kiun ili menciis kiel la "rivero de la olivarboj" (Cinca). Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo.

Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro.

En Aprilo 1188 la reĝo Alfonso la 2-a donis al la monaĥejo de Sijena kaj al sia edzino Sanĉa la lokon Candasnos, tiam en Monegros, por reloĝado kaj li markis limojn.[1]​ En la 25an de Majo 1209 la reĝo Petro la 2-a de Aragono donis Candasnos al la monaĥejo de Sijena, per samaj terminoj.[2]​ En 1211 Sibila de Eril vendis al Sijena la lokon Candasnos kiun estis doninta al ŝia familio la reĝo Alfonso la 2-a kaj tio estis konfirmita de la reĝo Petro la 2-a.[3]

En Januaro 1217 la monaĥejo de Sijena donis la teritorion de Candasnos al 37 loĝantoj por kultivado de teroj kontraŭ jara impostado. La limoj estis fiksitaj de la reĝo Petro la 2-a inter Fraga kaj Sijena.[4] En la 15a de decembro 1234 la reĝo Jakobo la 1-a de Aragono donis al Ramón Berenguer de Áger la feŭdon kiun li havis en Candasnos.[5] La 8an de junio 1257 Jakobo la 1-a de Aragono donis Candasnos al Raimundo de Borja.[6]

En 1610 la loko estis denove de la monaĥejo de Sijena.[7] La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

En 1845, laŭ Madoz, Candasnos havis 130 domojn, lernejon kaj 222 lokanojn.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Candasnos: oni malaltiĝis el 1 050 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 396 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, porkoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo. La ĉefa aktiveco de la valo de la rivero Cinca estas irigacio, precipe de maizo, sunfloroj, luzerno, plantejoj de fruktarboj (persikoj kaj pomoj) kaj legomoj (por propra konsumado).

Demografio[redakti | redakti fonton]

1900 1910 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1986 1992 1999 2004 2007 2022
1006 1050 885 1020 975 844 814 723 699 623 558 470 438 396

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • Preĝejo (romanika kun gotikaj aldonaĵoj) kun absido kaj murpentraĵoj.
  • Ermitejo de Sankta Bartolomeo.
  • Ermitejo de Nuestra Señora del Pilar.
  • Domegoj Abió kaj Ballabriga
  • Neĝujo.
  • Arkeologiaj kuŝejoj de Valdeladrones, Tozal de los Regallos kaj Cabeza de la Vieja, kun restaĵoj de la Bronzepoko kaj frua Ferepoko.
  • Baseno de epoko de romianoj, reprezentita per blua punkto en la municipaj flago kaj blazono, super la Kruco de Malto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. UBIETO ARTETA, Documentos de Sijena, I, nº. 7
  2. UBIETO ARTETA, Documentos de Sijena, I, nº. 55
  3. UBIETO ARTETA, Documentos de Sijena, I, nº. 59
  4. UBIETO ARTETA, Documentos de Sijena, I, nº. 76
  5. HUICI-CABANES, Documentos, nº. 204
  6. HUICI-CABANES, Documentos, nº. 737
  7. LABAÑA, pp. 97 kaj 105

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]