Candelaria (Kezono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Candelaria
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 4323
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 137 881  (2020) [+]
Loĝdenso 1 068 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 56′ N, 121° 25′ O (mapo)13.931111111111121.42333333333Koordinatoj: 13° 56′ N, 121° 25′ O (mapo) [+]
Alto 91 m [+]
Areo 129,1 km² (12 910 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Candelaria (Filipinoj)
Candelaria (Filipinoj)
DEC
Candelaria
Candelaria
Situo de Candelaria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Candelaria, Quezon [+]
vdr

Candelaria, - tagaloge Bayan ng Candelaria - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Kezono.

Urbodomo de Candelaria

Geografio[redakti | redakti fonton]

Candelaria situas sur la marborda ebenaĵo inter la maro kaj proksima monto ĉirkaŭita de du riveroj (Candelaria ne havas marbordon) [1]. Sariaya troviĝas nur 8, San Pablo (Laguno) 19, provinca ĉefurbo Lucena (Filipinoj) 20, ĉefurbo Manilo 87, Kezonurbo 93 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko en la 19-a jarcento estis nur sporadaj domoj. Candelaria estis fondita en 1879. Inter 1902-1908 (dum dominado de Usono) pro kunfandiĝo de 2 vilaĝoj la memstareco provizore ĉesis. Iom poste multaj domoj kaj publikaj konstruaĵoj estis konstruitaj. Komerco kaj industrio kreskis, ĝis la japana invado alportis pluan ondon de detruoj 1942-1945. Candelaria ricevis la internacian klasifikon urbego (pli, ol cent mil loĝantoj) en la mezaj 2000-aj jaroj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Candelaria estas agrikulturo urbo tamen kun petrolaj rafinejoj. menciindas prilaborado de kokosoj. En la apudaĵo oni kultivas legomojn, rizojn, maizojn.

Akademio en Candelaria

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

En Candelaria preskaŭ 93 elcentoj de la loĝantaro estas romkatolikoj, krome estas protestantoj, diversaj sektoj kaj ekzistas ankaŭ Islamo. En la urbo funkcias kampuso, akademioj kaj instituto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Preter Candelaria kuras aŭtovojo kaj kuras ĉefvojo al la proksima marbordo. Iam fervojo funkciis. Inter la urbegoj aŭtobusoj trafikas, en la urbo busetoj kaj tricikloj. La plej proksima flughaveno funkcias en Lipa (Filipinoj).

Salutarko en Candelaria

Klimato[redakti | redakti fonton]

Candelaria situas en la ekvatora klimato kun oftaj tifonoj. Jere falas po 2751 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en marto kaj aprilo pli malofte. La averaĝa temperaturo varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans