Cangzhou

| Cangzhou | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| departemento-ranga urbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 061001 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 7 300 783 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 510 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 38° 18′ N, 116° 51′ O (mapo)38.30369116.84519Koordinatoj: 38° 18′ N, 116° 51′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 13 m [+] | ||||
| Areo | 14304,27 km² (1 430 427 ha) [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Cangzhou (ĉine 沧州 / 滄州) estas prefektujnivela milionurbo en provinco Hebejo en Ĉina Popola Respubliko. La prefektejo administras ankaŭ la diversajn proksimajn distriktojn kaj urbojn.

Geografio
[redakti | redakti fonton]Cangzhou situas en la orienta flanko de la lando, ambaŭflanke de la Granda Kanalo de Ĉinio. Pekino troviĝas 180 kaj Tjanĝino 90 km for.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Cangzhou estas industria urbo. En la proksimeco oni rikoltas diversajn fruktojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Cangzhou troviĝas ĉe limo de kontinenta kaj subtropika klimatoj kun influo de musono. Jare pluvas 605 mm, kio falas grandparte en julio kaj aŭgusto. Inter decembro kaj marto nur pluvetas aŭ neĝetas. Inter junio-aŭgusto la temperaturo atingas 30 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Cangzhou ne havas flughavenon, sed la proksimaj grandurboj havas ilin. La urbo havas bonajn kontaktojn je vojo kaj fervojo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Angla Vikipedio




