Canicosa de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Canicosa de la Sierra
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09692
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 422  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 3° 3′ U (mapo)41.935833333333-3.0419444444444Koordinatoj: 41° 56′ N, 3° 3′ U (mapo) [+]
Alto 1 127 m [+]
Areo 30 km² (3 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Canicosa de la Sierra (Provinco Burgoso)
Canicosa de la Sierra (Provinco Burgoso)
DEC
Canicosa de la Sierra
Canicosa de la Sierra
Situo de Canicosa de la Sierra
Canicosa de la Sierra (Hispanio)
Canicosa de la Sierra (Hispanio)
DEC
Canicosa de la Sierra
Canicosa de la Sierra
Situo de Canicosa de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Canicosa de la Sierra [+]
vdr

Canicosa de la Sierra [kaniKOsa delaSJEra] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda lime kun la provinco Sorio, al kies Komarko Pinares foje oni atribuas Canicosa.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.
La preĝejo.
La retablo de la ĉefaltaro.
Urbodomo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 29,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 436 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 800 loĝantojn el 1920-aj jaroj.

Ĝi distas 86 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Vilviestre del Pinar, Quintanar de la Sierra, Regumiel de la Sierra, Vilviestre del Pinar, Soria, San Leonardo, Casarejos kaj Navaleno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Dum la periodo inter 1785 kaj 1833 Canicosa estis en la kategorio de izolaj loĝlokoj de la partio de Aranda de Duero, jurisdikcio de reĝlando kun ordinara urbestro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, ŝtonminado, fungokolektado kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj kvar ermitejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]