Canko Murgin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Canko MURGIN (naskiĝis en 1921, mortis en junio 1995) estis bulgara geografo, historiografo de la Esperanto-movado en Bulgario kaj dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Sofio.

Murgin aŭtoris multajn eseojn kaj artikolojn historiajn, esperantologiajn aŭ literaturajn en Bulgara Esperantisto, Nuntempa Bulgario, Paco kaj aliaj peridaĵoj. Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) indikas kvindekon da artikoloj (vd. en la sekcio "eksteraj ligiloj"). Murgin krome kompilis la ampleksan poezian antologion Rozo kaj glavo (1987).

Verkoj (elekto)

  • 1964: Historio de Bulgara Esperanto-movado 1. 1885–1890, 1964, 15 p.
  • 1982: La unuaj paŝoj de Esperanto en Bulgario (1887–1899). En: Papazov, Dimităr (eld.). Skizoj pri la historio de bulgara Esperanto-movado. Sofio: Bulgara Esperantista Asocio 1982, p. 5–18
  • 1995: La gazeto La Mondlingvisto (1889 – 1890) – mito kaj realo (vd. tie)

Eksteraj ligiloj