Cantabile

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cantabile (itale) estas muzika artikulacio, kiu signifas "kantebla", "voĉa" aŭ "kantosimila".

Origine la termino en instrumenta muziko instrukciis imiti la homan voĉon en certa maniero de frazigo. En la 18-a jarcento la termino signifis la specifon (simila al cantando, kantado) de taŭga takto kaj fleksebla legatoludo. Krome, cantabile, precipe en pianomuziko, priskribas la karakterizon de melodio en malrapida tempo - ofte Adagio - kun malgranda intervalaj paŝoj, kiu estas emfazata kontraŭ la akompano (kp. kontrapunkto).

En opero, cantabile estas uzata kiel substantivo indikanta la unuan duonon de ario sekvita de la cabaletta. La unua movimento (cantabile) estas pli malrapida kaj iomete pli libera laŭ formo ol la strukturita kaj ĝenerale iomete pli rapida cabaletta. Operaj arioj havis fortan influon sur la "kantebla" melodia temo en romantikisma muziko por kordinstrumentoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Por la unua versio de tiu-ĉi teksto uziĝis traduko kaj adapto de la konciza koncerna germanlingva artikolo de la 22-a de majo 2023

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]