Cantaracillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cantaracillo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37319
Demografio
Loĝantaro 188  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 5° 10′ U (mapo)40.9025-5.1636111111111Koordinatoj: 40° 54′ N, 5° 10′ U (mapo) [+]
Alto 910 m [+]
Areo 37,07 km² (3 707 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cantaracillo (Provinco Salamanko)
Cantaracillo (Provinco Salamanko)
DEC
Cantaracillo
Cantaracillo
Situo de Cantaracillo
Cantaracillo (Hispanio)
Cantaracillo (Hispanio)
DEC
Cantaracillo
Cantaracillo
Situo de Cantaracillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cantaracillo [+]
vdr
Preĝejo.
Mudeĥarstila absido de la preĝejo.

Cantaracillo [kantaraZIljo] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco kaj al la Municiparo Peñaranda. Cantaracillo estas tradukebla etimologie al Kampo de la arketoKampo senarba.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 37,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 194 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 50 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]