Caonimao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Caonimao (ĉinlingve 草泥馬 cǎonímǎ) estas memeo pri mita dezerta besto kiu iĝis fama en ĉina interreta kulturo. Ĝi estas priskribata kiel denaska enloĝanto de Gobio,[1] sed kiu nuntempe ne facile troveblas sovaĝe. Malgraŭ sia ĉina nomo, kiu signifas laŭvorte 'herba-kota ĉevalo', ĝi fakte ne estas speco de ĉevalo, kaj estas priskribata kiel pli simila al alpako kaj foje eĉ kiel speco de alpako.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La caonimao estas priskribita kiel vigla kaj inteligenta, sed impertinenta.[3] Oni ofte rimarkas ĝian amuzan vizaĝesprimon.[4] Fotoj kutime montras la caonimao kun sovaĝa dika felo (netondita), kiu aspektas simila al tiu de alpako. Tiu ĉi dika felo helpas al besto toleri grandajn ŝanĝojn de temperaturo, kiuj oftas en altebenaĵaj regionoj[5]. La caonimao laŭdire manĝas nur raran tipon de herbo, nomata fekunda herbo (沃草 wòcǎo)[6], kiu troveblas nur en la plej malsekaj partoj de ĝia vivejo. Pro tiu trajto venas la ĉina nomo de la besto. Tamen, oni suspektas ke la besto fakte ne havas dieton konsistantan el nur unu rara speco de planto.

Rolo en Ĉina Interreta Kulturo[redakti | redakti fonton]

En 2009, la Ĉina Registaro lanĉis kampanjon kontraŭ vulgareco ĉe la interreto.[7] Pro la simileco de la nomo de la besto al ĉinlingva vulgaraĵo, 肏你媽 (càonǐmā, 'fiku vian patrinon') la caonimao fariĝis simbolo de la evitado de la nova interreta cenzuro kaj de la senutileco provi viŝi ĉiun profanaĵon for de la interreto. Oni faris satiran muzikfilmeton[8] pri la besto kiu interpreteblas aŭ kiel pura kanto pri la caonimao-j kaj kiel batalo por protekti sian herbaron kontraŭ riveraj kraboj, aŭ kiel iom vulgara kanto pri la batalo protekti parol-liberecon kontraŭ cenzurado. Ekzemple, la ĉina vorto 河蟹 (héxiè, 'rivera krabo') estas uzita en la kanto kiel puno sur la simil-sona vorto 和谐 (héxié, 'harmonio'), kiu estas eŭfemismo por cenzurado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]